Flughaveno Sofio estas la ĉefa flughaveno de Sofio (Bulgario). Ĝi situas je 5 kilometroj oriente de la urbocentro de Sofio. Foje ĝi estas nomata flughaveno Sofio-Vraĵdebna, laŭ setlejo situanta norde de ĝi.

Flughaveno Sofio / Летище София

emblemo

internacia flughaveno • flughaveno • aerodromo de komerca trafiko
IATA: SOF ICAO: LBSF
Resuma informo
Lando Bulgario
Regiono Provinco Sofio
Tipo Civila flughaveno
Mastrumanto Sofia Airport EAD
Apuda urbo Sofio (5 km)
Alteco 531 m
Geografia situo 42° 41′ 43″ N, 23° 24′ 22″ O (mapo)42.69527777777823.406111111111Koordinatoj: 42° 41′ 43″ N, 23° 24′ 22″ O (mapo)
Flughaveno Sofio / Летище София (Bulgario)
Flughaveno Sofio / Летище София (Bulgario)
DEC
Flughaveno Sofio / Летище София
Flughaveno Sofio / Летище София
Situo de Flughaveno Sofio / Летище София
Map
Flughaveno Sofio / Летище София
Kurej-angulo 09/27
Kurej-longo 3.600 m
Retejo www.sofia-airport.bg
vdr

Ĝi estas la plej grava flughaveno de Bulgario; male al la aliaj internaciaj flughavenoj de la lando (en Burgas, Plovdiv kaj Varno) ĝi servas ne precipe al turismo.

La flughaveno konsistas el du subcentroj. La pliparto de la kompanioj uzas la duan, malfermitan en 2006. La unua nun servas al kelkaj malaltprezaj flugkompanioj. Inter la du centroj trafikas senkosta buseto. Al la urbocentro trafikas la buslinioj 184 resp. 284.