La Fokker F.III [foker fo-tri] estis unumotora, altflugila trafika aviadilo el la fruaj 1920-aj jaroj. La modelon planis Fokker Aeroplanbau en Schwerin kaj estis pluevoluigo de F.II kaj havis lokon por kvin pasaĝeroj.

Fokker F.III

Historio redakti

La F.III estis la du civila aviadila tipo de Fokker. Kvankam la prototipo estis ankoraŭ konstruita en Germanio, la seria produktado okazis post la unua mondmilito jam en Nederlando, ĉe Nederlandsche Vliegtuigenfabriek fondita de Anthony Fokker.

La unua flugo okazis en aprilo de 1921 kaj sammonate eklaborigis la aviadilon al unua aĉetanto KLM.

Ekde 1923 estiĝis en Staaken 20 licencaj versioj Fokker-Grulich F.III, kiuj estis garantiitaj por Deutsche Aero Lloyd.

Konstruktado redakti

La F.III havis plibonigojn kompare al antaŭulo F.II. La kabino nun ofertis lokon por kvin pasaĝeroj kaj estis komforte aranĝita, dum la piloto sidis do en malferma ejo. La avia korpo estis mallongigita, dum la flankaj direktiloj longigitaj. La portaj surfacoj de la altflugila aviadilo estis liberportaj.

Oni uzis multajn motorojn. La prototipo enhavis BMW-III kun povumo de 138 kW, la unua vendita seria modelo (al KLM) havis motoron de Armstrong Siddeley Puma kun povumo 179 kW. Aliaj aĉetantoj ricevis diversajn flugmotorojn de BMWHiero kun 172 kW. La lastaj venditaj ekzempleroj uzis motoron Rolls-Royce Eagle kun 268 kW. Du el tiuj aviadiloj ricevis poste stelmotoron Gnôme-Rhône Jupiter VI kun 298 kW.

Uzo redakti

Fokker konstruis 31 ekzemplerojn, el kiuj 12 ekservis ĉe nederlanda KLM kaj kiuj flugis al Londono, Hamburgo kaj Bremeno. Du poste aĉetitaj servis ekde 1922 la flugvojon al Parizo. KLM vendis en 1926 5 aviadilojn al la svisa Balair.

Plua aviadilo estis uzata fare de la germana Luft-Reederei kun registriĝo de la libera urbo Danzig. Kvar aviadiloj estis venditaj al hungara MALERT kaj tiuj flugis inter Budapeŝto kaj aŭstraj celoj. Du ekzempelroj estis eksportitaj al Usono, du pluaj akiris en 1929 British Air Lines. Dek aviadiloj estis en posedo de Deruluft kaj servis inter Germanio kaj Sovetunio.

La Deutsche Aero Lloyd konstruis 20 licencajn modelojn, el kiuj 16 venis en poedon de la Deutschen Luft Hansa en 1926. Tiuj flugis la itineron de Hamburgo al Amsterdamo, poste sur nordgermanaj enlandaj itineroj, plej laste kiel kargoaviadiloj.

Uzantoj redakti

Teknikaj informoj redakti

 
Fokker F.III
Informo Datenoj
Skipo 1
Pasaĝeroj 5
Longo 11,07 m
Enverguro 17,62 m
Alto 3,66 m
Flugila surfaco 39,1 m²
Malplena maso 1.200 kg
Starta maso 2.000 kg
Vetura rapido 135 km/h
Maksimuma rapido 150 km/h
Atingopovo 650 km
Motoro akvomalvarmumita sescilindra seria motoro Armstrong Siddeley Puma kun 179 kW

Eksteraj ligiloj redakti