Fondumo Boghossian (Villa Empain)

La enirejo de Villa Empain en 2012

La Fondumo Boghossian, kiu situas en la renoma Vilao Empain, ĉefe celas esti kultura centro por antaŭenigi la dialogo inter Oriento kaj Okcidento. Ĝi deklaris, ke "interkultura dialogo ŝajnas esenca en la kunteksto de tutmondiĝo, sed ankaŭ ĉar ekzistas multaj streĉoj kaj miskomprenoj inter diversaj kulturoj". Tiucele ĝi organizas ekspoziciojn, prelegojn, debatojn kaj aliajn kulturajn aranĝojn.

Villa Empain (ankaŭ foje nomata Villa Roosevelt) estas artdekorstila vilao konstruita de la arkitekto Michel Polak en 1931, situante en Bruselo. Ĝin konstruigis en la 30-aj jaroj Louis Empain, filo de la belga industriisto kaj barono Edouard Empain kiu riĉiĝis kiel konstruisto de la metroo en Parizo aŭ la fervojo en Ĉinio, Turkio kaj la eks-belga kolonio Kongo

Fondumo BoghossianRedakti

 
Bruselo - Fondation Boghossian-Empain

En 2010 la industriisto Jean Boghossian, de armena deveno, kies familio devis fuĝi en 1915 aĉetis kaj komplete renovigis la vilaon por malfermi en ĝi internacian kulturan centron[1][2], malfermita al la mondo de kulturaj kaj sociaj diversecoj[2]. Li mem vivis en Antverpeno dum tridek jaroj kaj estis estro de familia juvelarta kompanio kun tutmondaj branĉoj. Li fondis la Fondumon Borghossian kiu ekde la komenco de 2007 estas la posedanto de la Vilao Empain, kiu nun ankaŭ estas kune kun la ĉikaŭaj ĝardenoj sur la listo de protektitaj monumentoj de Bruselo.

Ankaŭ la apuda domo (n-ro 65, hejmo Bernheim), estis kunligita por la celoj de la Fondumo. Parto de la Vilao servas kiel loĝejo por dek kvin 'artistoj en rezidejo', kiuj volas tie labori por kontribui al la kompreno inter oriento kaj okcidento[3].

Arto kiel kulturperila lingvoRedakti

La Fondumo regule interagas kun artistoj el Belgio kaj eksterlande, ekzemple Wim Delvoye (trasnformo de antikvaj palacoj en centrojn de nuntempa arto en Kaŝano, Irano), Taysir Ratniji (lingvo kaj tekst-arto[4]), Mekhitar Garabedian (lingvo kaj identeco). Arto kiel lingvo helpas aliel rigardi la mondon. Jean Boghossian esprimis ĝin tiel en intervjuo en Arte.tv: "Arto estas perilo por kunigi kulturojn kaj ĉefe ponti ilin por ke ili interparolu kaj eble konduku al reciproka interkompreniĝo"[2].

Vidu ankaŭRedakti

Instituto de la Araba Mondo

Mathaf; Araba Muzeo de Moderna Arto

Eksteraj ligilojRedakti

Oficiala retejo de la Fondumo Boghossian - Villa Empain Informfilmeto pri la Fondumo Boghossian

Vilao Empain filmita kun droneo (flugroboto)

ReferencojRedakti

  1. (fr) Mireille Roobaert, Louma Salamé - inter Oriento kaj Okcidento, Juliette & Victor, revuo pri franc-belga vivarto,
  2. 2,0 2,1 2,2 (fr) Tout le Baz'art avec Louma Salamé (+ filmeto), ARTE.TV, la 4-an de decembro 2019.
  3. Villa Empain (Bruselo), Irana Esperantisto, p. 8, aŭtuno 2014.
  4. (fr) Ekphrasis, l’écriture dans l’art (ekspozico 'Ekfrazado, la skribo en la arto'), Fondumo Boghossian