Fondumo Utilika

Fondumo Utilika (angle Utilika Foundation) estis usona neprofita organizo kreita je la 3-a de majo 2004 kaj funkcianta en Seatle, Vaŝintonio, kaj Berkeley, Kalifornio kaj malfondiĝis en 2012, kies celo estis progresigi kaj apogi “universalan interagadon”, ĉefe per solvi lingvajn malhelpojn en la komunikado inter homoj kaj la komunikado inter homoj kaj komputiloj.

Fondumo Utilika
organizaĵo
Komenco 3-a de majo 2004 vd
Jura formo fondaĵo
vdr

La Fondumo Utilika adoptis en 2005 la strategion dediĉi sian apogon ĉefe al la Centro Turing de la Universitato de Vaŝintonio. Dum tri jaroj per apogo de fonduso (angle Fund) de la Centro Turing evoluigis kaj testis eksperimentajn rimedojn por ebligi la translingvan interkomprenon inter homoj.

En 2008 la fondumo juĝis la multlingvan vortaron de la Centro Turing inda je plua investo. La fondumo ekhelpis pligrandigi la vortaron kaj decidis plani por ĝia pli facila, longdaŭra, tutmonda uzebleco.

La estraranoj estis Jonathan Pool, Emily M. Bender[1], William D. Lewis[2] kaj Christine Evans. Susan M. Colowick laboris kiel esploristo de la organizaĵo.

La fondan kapitalon je proksimume 2.000.000 usonaj dolaroj[3] donacis la entrepreno Centerplex[4] je ties malfondiĝo.

La fondumo Utilika estas agnoskita kiel senimposta sociboniga organizo laŭ ero 501(c)(4) de la usona imposta leĝaro. La Fondumo estas registrita kiel neprofitcela korporacio en la ŝtato Vaŝintonio.

Je la komenco de 2012 alia ne-profitcela organizaĵo, The Long Now Foundation[5], ekaŭspiciis la laboron kaj ekflegis la kapitalon de la organizaĵo kiel ekzemple la projekto Leksilo (angle “PanLex”)[6].

Referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti