Fontanka

rivero en Rusio
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Fontanka (vilaĝo).

Fontanka (ruse Фонтанка) estas rivero en Rusio. Ĝi estas maldekstra branĉo de Neva en Sankt-Peterburgo. Apud la riverbordo videblas multaj konstruaĵoj de la iamaj nobeloj. La riveron trapasas 15 pontoj, multaj el ili estas lokaj vidindaĵoj. La rivero estas navigebla, uzata por distra turismo.

Fontanka
rivero
Bazaj informoj
Longeco 7,6 km
Fluo
Geografio
Landoj Rusio
Regionoj Sankt-Peterburgo
vdr
Vidaĵo de la rivero de sur Aniĉkov ponto

Fontanka estas unu el la 93 riveroj kaj kanaloj en Sankt-Peterburgo. La rivero estis nomata iam „Sennoma rivereto“ (ruse Безымянный ерик).

La pli nova nomo devenas el tio, ke ties akvo estis uzata por fontanoj en la ĝardenoj de la apudriveraj nobelaj vilaoj kaj por la Somera Ĝardeno. La nomo Fontanka estas uzata ekde 1719.