Fontenay-aux-Roses

komunumo en la departemento Hauts-de-Seine de Francio
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Fontenay-aux-Roses (stacidomo).

Fontenay-aux-Roses estas franca komunumo kaj pariza ĉirkaŭurbo, lokita en la departemento Hauts-de-Seine kaj en la regiono Francilio. Ĝi havas proksimume 24 000 loĝantojn, kiujn oni kutime nomigas Fontenaisiens kaj Fontenaisiennes.

Fontenay-aux-Roses
komunumo en Francio

Blazono

Blazono
Administrado
INSEE kodo 92032 [+]
Poŝtkodo 92260
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 24 772  (2021) [+]
Loĝdenso 9 869 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 48° 47′ N, 2° 17′ O (mapo)48.7891666666672.2855555555556Koordinatoj: 48° 47′ N, 2° 17′ O (mapo) [+]
Alto 110 m [+]
Areo 2,51 km² ( 251 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Fontenay-aux-Roses (Hauts-de-Seine)
Fontenay-aux-Roses (Hauts-de-Seine)
DEC
Fontenay-aux-Roses
Fontenay-aux-Roses
Situo de Fontenay-aux-Roses
Fontenay-aux-Roses (Francio)
Fontenay-aux-Roses (Francio)
DEC
Fontenay-aux-Roses
Fontenay-aux-Roses
Situo de Fontenay-aux-Roses

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Fontenay-aux-Roses [+]
vdr

Fontenay gastigas oficon de la franca Komisio pri Atoma Energio (Commissariat à l'énergie atomique), kie oni ekzemple aktivigis la faman pilon Zoé (la unua atoma pilo de Francio).

Geografio redakti

Fontenay-aux-Roses situas sude de Parizo. limas al la komunumoj Bagneux, Châtillon, Clamart, Le Plessis-Robinson kaj Sceaux.

Historio redakti

La unua parto de la nomo ("Fontenay") devenas de la multaj fontoj elfluantaj el la teritorio de la komunumo. La dua parto de la nomo aperis pro la loka disvolviĝo de la kultivado de rozoj, ekde la 17-a jarcento ĝis la mezo de la 19-a jarcento. La vilaĝo ekzemple ĝuis monopolon por liveri rozojn al la franca reĝo Ludoviko la 14-a.

Unu École Normale Supérieure por knabinoj antaŭe ekzistis tie, antaŭ transloĝiĝi al Liono en 2000.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti