En botanika nomenklaturo, formo [1] ( latine : forma, pluralo formae ) estas unu el la "sekundaraj" taksonomiaj rangoj, sub tiu de vario, kiu siavice estas sub tiu de specio; ĝi estas infraspecia [2] taksono. Se pli ol tri rangoj estas listigitaj en priskribo de taksono, la "klasifiko" estas precizigita, sed nur tri partoj difinas la "nomon" de la taksono: genronomo, specionomo kaj infraspecia epiteto.

La mallongigo "f.", aŭ komplete, "forma" estas metenda antaŭ la infraspecia epiteto por indiki la rangon.

Ekzemple :

  • Acanthocalycium spiniflorum f. klimpelianum
    • Acanthocalycium spiniflorum forma klimpelianum (Weidlich & Werderm.) Donald
  • Crataegus aestivalis (Walter) Torr. & A.Gray var. cerasoides Sarg. f. luculenta Sarg. estas klasifiko de planto kies nomo estas :
    • Crataegus aestivalis (Walter) Torr. & A.Gray f. luculenta Sarg.

Formo kutime indikas grupon kun notinda sed duaranga devio. Ekzemple, blank-floraj formoj de specioj kiuj kutime havas neblankaj floroj povas esti nomataj "f. alba". Apomiksaj formoj ( Formae apomicticae ) kelkfoje estas nomitaj tiuj plantoj kiuj reproduktadas nesekse, apomikse. Iuj botanikistoj kredas ke oni ne bezonu la formojn, ĉar teorie ekzistas sennombraj formoj bazitaj sur duarangaj genetikaj diferencoj.

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

  1. Plena Ilustrita Vortaro 2002 p. 355
  2. Plena Ilustrita Vortaro 2002 p. 475