Formula Kite

klaso de kajta surfado per apogflugila surftabulo

La angla nomo Formula Kite estas la klaso de kajta surfado kaj de apogflugila ventsurfado elektita de Internacia Federacio de Velado por la Somera Olimpiko 2024.[1][2] La klaso uzas apogflugilan surftabulon kaj surfadan kajton, iom kompareblan al spinako[3] en pli tradicia velado. La ekipaĵo ne estas unu-dezajna, sed anstataŭe konkurantoj uzas sian elekton de aprobita produkta ekipaĵo.[4] La Internacia Kajtosurfada Asocio (IKA, angle International Kiteboarding Association) administras la klason. La klaso estas por viroj kaj virinoj.[5]

Formula Kite

Supera fako
kajta surfado, surfado per apogflugila surftabulo
konkursa klaso
Fakoj
Kulminaj konkursoj
Internacia federacio
Nomo: Internacia Kajtosurfada Asocio (IKA, angle International Kiteboarding Association)
Rilataj paĝoj
Kategorio:Sporto
vdr

Notoj kaj referencoj

redakti

Eksteraj ligiloj

redakti
 
jen la vento en la kajto komplete elakvigis sportiston kaj bone videbligas la tutan apogflugilan surftabulon
 
kaj jen bone videblas la velaj kajtoj de du sportistoj