Internacia Federacio de Velado

La Internacia Federacio de Velado - angle nomata International Sailing Federation kaj mallongigata ISAF, france Fédération internationale de voile, hispane Federación Internacional de Vela - estas la monda tegmenta asocio de ĉiuj disciplinoj de sporta velado. La federacio fondiĝis oktobre 1907 en Londono sub la nomo "International Yacht Racing Union" (IYRU, en Esperanto "Internacia Jaĥt-Konkura Unio") kaj ĝis nun havas sian centran oficejon kaj oficialan sidejon en Londono. Ekde la 5-a de aŭgusto 1996 validas la nuna nomo International Sailing Federation.

Internacia Federacio de Velado
internacia sporta federacio
Komenco 1907 vd
Geografia situo 50° 53′ 44″ N, 1° 24′ 18″ U (mapo)50.8955-1.40506Koordinatoj: 50° 53′ 44″ N, 1° 24′ 18″ U (mapo)
Internacia Federacio de Velado (Britio)
Internacia Federacio de Velado (Britio)
DEC
Internacia Federacio de Velado
Internacia Federacio de Velado
Map
Internacia Federacio de Velado
Ĉefestro(j) Quanhai Li vd
Membro de Tutmonda Asocio de Internaciaj Sportaj Federacioj • Association of Summer Olympic International Federations vd
Posedatoj World Sailing sailor profiles database vd
Retejo Oficiala retejo
vdr

Laŭ la stato de 2010 la federacio havas 116 membroŝtatojn. Listiĝas 82 klasoj de sportaj velboatoj kaj surfotabuloj en kvar kategorioj, nomataj "olimpika", "internacia", "rekonata" kaj "klasika".

Por internaciaj regattoj kiel mondaj ĉampionadoj aŭ la Someraj Olimpikoj la federacio kvalifikigas arbitraciulojn.

Premio: Monda velisto de la jaro redakti

Ekde la jaro 1994 la federacio ĉiujare aŭtune atribuas la premion "Monda velisto de la jaro" (respektive angle World sailor of the year), ekde la jaro 2001 subtenate de la horloĝprodukta firmao Rolex. Tiu premio estas la plej alta honorigo, kiun velisto - vira aŭ virina - povas atingi por elstara velado. La premio atribuiĝas en du kategorioj:

  1. plej bona vira velisto respektive vira velteamo de la jaro,
  2. plej bona virina velisto respektive virina velteamo de la jaro.

Listo de la viraj premiitoj redakti

  • 1994     Peter Blake (Nov-Zelando) &     Robin Knox-Johnston (Britio)
  • 1995     Russell Coutts (Nov-Zelando)
  • 1996     Jochen Schümann (Germanio)
  • 1997     Pete Goss (Britio)
  • 1998     Ben Ainslie (Britio)
  • 1999     Mateusz Kusznierewicz (Pollando)
  • 2000     Mark Reynolds & Magnus Liljedahl (Usono)
  • 2001     Robert Scheidt (Brazilo)
  • 2002     Ben Ainslie (Britio)
  • 2003     Russell Coutts (tiam Nov-Zelando, nun Svislando)
  • 2004     Robert Scheidt (Brazilo)
  • 2005     Fernando Echavarri & Antón Paz (Hispanio)
  • 2006     Mike Sanderson (Nov-Zelando)
  • 2007     Ed Baird (Usono)
  • 2008     Ben Ainslie (Britio)
  • 2009    Torben Grae (Brazilo)
  • 2010    Tom Slingsby (Aŭstralio)
  • 2011    Iker Maertinez & Xabier Fernández (Hispanio)
  • 2012    Ben Ainslie (Britio)
  • 2013    Mathew Belcher (Aŭstralio)
  • 2014    James Spithill (Aŭstralio)
  • 2015     Peter Burling & Blair Tuke (Nov-Zelando)

Listo de la virinaj premiitoj redakti

  • 1994     Theresa Zabell (Hispanio)
  • 1995     Isabelle Autissier (Francio)
  • 1996     Li-Lai Ŝan (Honkongo)
  • 1997     Ruslana Taran & Jelena Paĥolĉik (Ukrainio)
  • 1998     Carolijn Brouwer (Nederlando)
  • 1999     Margriet Matthijsse (Nederlando)
  • 2000     Shirley Robertson (Britio)
  • 2001     Ellen MacArthur (Britio)
  • 2002     Sofia Bekatoru & Aimilia Tsulfa (Grekio)
  • 2003     Siren Sundby (Norvegio)
  • 2004     Sofia Bekatoru & Aimilia Tsulfa Grekio)
  • 2005     Ellen MacArthur (Britio)
  • 2006     Paige Railey (Usono)
  • 2007     Claire Leroy (Francio)
  • 2008     Allesandra Sensini (Italio)
  • 2009    Anna Tunnicliffe (Usono)
  • 2010    Blanca Manchón (Hispanio)
  • 2011    Anna Tunnicliffe (Usono)
  • 2012    Lijia Xu (Ĉinio)
  • 2013    Jo Aleh & Polly Powrie (Nov-Zelando)
  • 2014     Martine Grael & Kahena Kunze (Brazilo)
  • 2015    Sarah Ayton (Britio)


Eksteraj ligiloj redakti