François Félix Crousse

François Félix Crousse (naskiĝis la 2-an de oktobro 1840 en Nancio, mortis la 25-an de aŭgusto 1925 en Nancio) estis franca ĝardenkulturisto.

François Félix Crousse
Persona informo
NomoFrançois Félix Crousse
Dato de naskiĝo2-a de oktobro 1840 [#]
NaskiĝlokoNancio [+]
Dato de morto25-a de aŭgusto 1925 [#]
MortolokoNancio [+]
Aĝo je morto84
Okupoj kaj profesioj
Okupoĝardenkulturisto [#]
Geografio
ŜtatoFrancio
Lingvoj
Parolata lingvofranca lingvo [+]
Ceteraj informoj
HonorigoKnight of the Order of Agricultural Merit, Officer of the Order of Agricultural Merit, Commander of the Order of Agricultural Merit [+]
Portalo pri Homoj
vdr

Li estis spertulo pri la tuberaj begonioj kaj pri la peonioj.

Biografio redakti

Lia patro estis Louis Crousse de Épinal kaj lia patrino estis Françoise Morel de Dieulouard. Liaj gepatroj geedziĝis en 1839 kaj enloĝiĝis en Nancio. François Félix naskiĝis en 1840. En 1865 li edziĝis Marie Clémentine Gillot. Ili havis tri infanojn. Lia edzino Marie Clémentine mortis en 1892. En 1903 li edzigis Marie Augustine Élisa Drouin.

Ĉagrenita de sinsekvaj funebroj kerne de sia familio, Crousse fariĝis talenta urbanizisto. Li malfermis tra siaj terenoj, la straton des bégonias (de la begonioj), kiuj estas hodiaŭ ankoraŭ, unu el la plej belaj stratoj de Nancio. Li mortis en 1925 kaj estis entombigita en la tombejo de Préville en Nancio.

Kreado redakti

Pli ol 100 000 tuberaj begonioj estis ĉiujare en kulturo en lia establo. Crousse ĝisdatigis tute plenan katalogon da ornamplantoj. Li posedis konsiderindan kolekton de peonioj, kies kelkaj estas ankoraŭ komercataj.

Krome Crousse prizorgis varmigitan forcejon, kie la plej bela kolekto de orkideoj de la epoko kreskas. Ĉi tiu forcejo ebligis same la kreskadon de palmoj, kiuj utilis kiel dekoracio dum la ekspozicioj.

En 1877 kun Victor Lemoine, Émile Gallé, Léon Simon, li fondis la Société Centrale d’Horticulture de Nancy (Centran Societon de Ĝardenkulturo de Nancio)[1]. Crousse insistis pri la kreo de bulteno, kiun li redaktis dumtempe, antaŭ ol lasi pri tio la zorgon al Émile Gallé. Li dediĉis sin tiam al la vica-prezidanteco de tiu juna societo.

Crousse konigis sin dum la universalaj ekspozicioj de Parizo en 1878 (medalo de oro por la peonoj) kaj en 1889 (medalo de arĝento por la begonioj)

En 1888, li kreis ekde specimenoj de poenio de Ĉinio la varion « monsieur Jules Élie » kun bombonrozkoloraj enormaj kaj parfumitaj floroj, nun ankoraŭ tre petata[2].

Referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti