Franca Instituto pri Administraj Sciencoj

La Franca Instituto pri Administraj Sciencoj (france "Institut français des sciences administratives" aŭ IFSA) estis kreita en 1947 de René Cassin. Ĝi estas agnoskita kiel publike utila asocio kaj estas membro de la internacia Instituto pri Administraj Sciencoj. Proksima al la ŝtatokonsilio, IFSA estas tradicie prezidata de la vicprezidanto de tiu institucion. De 2006, la agadoj de eminentulaj asocioj rilataj al la administra juro dependas de AFDA (Franca Asocio por esplorado en Administra Juro, la universitataj agadoj de IFSA koncentriĝas pri la administraj sciencoj.

Franca Instituto pri Administraj Sciencoj
Institut français des sciences administratives (IFSA)
organizaĵo
Komenco 1947
Lando(j) Francio vd
Ŝtatokonsilio Parizo
 Francio
Tipo asocio agnoskita kiel publike utila
Estr(ar)o Jean-Marc Sauvé
gravulo René Cassin
Dungitaro 300
Lingvoj

franca lingvo

Retejo Interretejo de IFSA
vdr

Celoj redakti

La komisio de la Franca Instituto pri Administraj Sciencoj estas la promociado de la administraj sciencoj en Francio kaj de la franca modelo de administra juro eksterlanden.

De sia kreo en 1947, la asocio organizis multajn kolokvojn, kuj ĉiuj antaŭigis la pripensadon kaj la doktrinon pri la temoj de administra juro.

La asocio arigas proksimume 300 membrojn el la supra ŝtatoficistaro (Ŝtatokonsilio, Revizora Kortumo, Inspektejoj), de la universitato (profesoroj pri juro, lekciistoj, studentoj) sed ankaŭ el la privata sektoro.

Ĝia sidejo situas en la ŝtatokonsilio, placo Palais-Royal en Parizo.

Agado redakti

IFSA organizas ĉiujare du kolokvojn :

  • unu kolokvo pri aktualaĵo ;
  • unu historia kolokvo.

Kolokvoj pri aktualaĵo redakti

  • 2011 : « La kunordigo de la ŝtata agado sur maro : daŭreco kaj evoluoj »
  • 2010 : « Kia modelo de teritoria administrado por morgaŭ? »

Historiaj kolokvoj redakti

IFSA partnere kun la Praktika Lernejo de Altaj Studoj organizas ĉiujare historian kolokvon pri diversaj temoj, el kiuj por ekzemplo :

  • 2011 : « La administracio kaj la virinoj » ;
  • 2010 : « Ŝtato kaj akvo : provizado, regado, publika higieno » ;
  • 2007 : « Ŝtato kaj perforto » ;
  • 2006 : « Ŝtato kaj reformo » ;

Konsisto redakti

 
Jean-Marc Sauvé, prezidanto de IFSA.

La estraro de IFSA konsistas el deko da membroj el kiuj :

Regionaj instancoj redakti

Je reginoa nivelo, IFSA estas dividita en ok sekcioj, kiuj zorgas pri la disvastigo de la administraj sciencoj :

  • IFSA Langvedoko-Rusiljono ;
  • IFSA Nordo-Kaleza Markolo ;
  • IFSA Pikardio ;
  • IFSA Centro-Potevio-Limoĝio ;
  • IFSA Sekcio Okcidento ;
  • IFSA Rodano-Alpoj ;
  • IFSA Oriento ;
  • IFSA Supra Normandio.

Internaciaj instancoj redakti

IFSA estas unu el la 90 regionaj sekcioj de la Internacia Instituto pri Administraj Sciencoj (IISA) situanta en Bruselo.

IISA estis kreita en 1930 kaj havas la statuson de Internacia Ne-Registara Organizaĵo.

Ligiloj kun la Ŝtatokonsilio redakti

 
Frontono de la Ŝtatokonsiliejo kie kunsidas IFSA.

Proksima al la Ŝtatokonsilio, IFSA estas tradicie prezidata de la vicprezidanto de la Ŝtatokonsilio. IFSA estis do prezidata de :

Aliĝo redakti

Povas aliĝi al IFSA kaj fizikaj personoj kaj juraj personoj.

Konataj membroj redakti

  • Renaud Denoix de Saint Marc, eksa prezidanto de IFSA, eksa vicprezidanto de la Ŝtatokonsilio, membro de la Konstitucia Konsilio
  • Franck Moderne, eminenta profesoro pri juro
  • Jacqueline Morand-Deviller, profesoro pri juro en Parizo 1, aŭtoro de Cours de droit administratif.
  • Anicet Le Pors, eksa ministro
  • Roland Drago, profesoro pri juro
  • Guy Braibant, franca juristo
  • Marceau Long, eksa vicprezidanto de la Ŝtatokonsilio

Publikigoj redakti

  • La administra juĝisto kaj Eŭropo : La dialogo de la juĝistoj, aktoj de la kolokvo de la 50-a datreveno de la administraj tribunaloj, fare de la Franca Instituto pri Administraj Sciencoj, kunlabore kun Henri Oberdorff kaj Boleslaw Lukaszewicz, januaro 2004.
  • La renovigo de la teritoria aranĝo, fare de la Franca Instituto pri Administraj Sciencoj, kunlabore kun Jacques Fialaire, januaro 2002.

Vidu ankaŭ redakti

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti