Francaj ekologiistaj antaŭbalotoj de 2011

La antaŭbaloto de la ekologiista kandidato Europe Écologie – Les Verts (Eŭropo Ekologio - Verduloj (EELV)) por la franca prezidenta baloto de 2012 okazas dum la jaro 2011. La lastajn sinkandidatigajn petojn oni devis sendi antaŭ la 15a de majo 2011. La nomon de la balotita kandidato oni sciigos la 24an de junio aŭ la 9an de julio 2011, la dua dato en kazo de dua balotvico [1]. Tiuj datoj povos modifiĝi.

Balotkondiĉoj redakti

Tiu antaŭbaloto estas la unua en la partio Eŭropo Ekologio - Verduloj, eĉ se verduloj jam prezentis kandidaton okaze de ĉiu antaŭa prezidenta baloto ekde 1988 (kaj ankaŭ antaŭ la kreo de la partio de la francaj verduloj en 1974 kaj 1981), sed ĉiam povis voĉdoni nur partianoj dum ĉi-jare eksterpartiaj homoj, kiuj aliĝis kiel "kunlaborantoj" rajtas ankaŭ voĉdoni. Baloton de la kandidato oni organizos ĉe la reto kontraŭ la sumo de 10 eŭroj.

Kandidatoj redakti

Nomo, aĝo Antaŭa okupiteco kaj notoj Subtenantoj
  Nicolas Hulot
(56 jara)
  • Eksa prezidanto de la fondaĵo por la naturo kaj homo (antaŭe nomita fondaĵo Nicolas Hulot)

Nicolas Hulot, stelula prezentisto de televidaj elsendoj de la kanalo TF1, ekologiisto kiun prifrandas amaskomunikiloj, li ne membras en la partio EELV sed estis invitita kiel simpatianto al la kongreso de Liono, kie oficiale okazis la transformo de la antaŭa partio nomita "Verduloj" por integri nov-aliĝintojn, kiuj venis el la paralela organizaĵo kies celo estis malfermi la partion al simpatiantoj, Eŭropo Ekologio, kreita antaŭ la eŭropaj balotoj de 2009. Li anoncas sian kandidatiĝon la 13an de aprilo 2011[2].

Marie-Hélène Aubert, Danielle Auroi, Denis Baupin[3], Daniel Béguin[3], Sandrine Bélier[3], Jean-Paul Besset, José Bové[4], Jean-Marc Brûlé[3], Yves Cochet[3], Gérard Feldzer[3], Stéphane Hessel[5], Marie-Anne Isler-Béguin, Antoine Waechter[6].
  Eva Joly
(67 jara)
  • Eŭropa deputito

Eva Joly klare anoncis en aŭgusto 2010 sian ambicion koncerne ŝian kandidatecon ĉe la posta prezidenta baloto de 2012.[7].

Julien Bayou, Marie-Christine Blandin, Pascal Canfin, Yves Contassot, Karima Delli, François de Rugy, Yannick Jadot, Alain Lipietz, Noël Mamère, Caroline Mecary.
  Stéphane Lhomme
(45 jara)
  • Prezidanto de observorgano pri atomenergio

Stéphane Lhomme anoncis sian kandidatiĝon la 8an de aprilo 2011. Li kontraŭas la kandidatecon de Nicolas Hulot, ĉar li ne konsideras tiun ekologiisto, kiu ankaŭ ne estas membro de la partio.[8].

Henri Stoll
(56 jara)

Henri Stoll, urbestro de Kaysersberg kaj departamenta konsiliano en Haut-Rhin anoncis sin antaŭkandidato : « Mi volas montri, ke ne estas necese esti aprobita de Daniel Cohn-Bendit por fariĝi justa kandidato[9]. » En decembro 2010, li asertas : « Mi havas subtenan komitaton kaj mian kampanjon mi lanĉis[10] ».

Rezignintaj homoj pri la antaŭbaloto

  • Yves Cochet, deputito de Parizo, sukcesinta kiel 2a (post Dominique Voynet) dum la antaŭbalotoj en 2007, li anoncis la 28an de aprilo 2010, ke « se nek Daniel Cohn-Bendit nek Nicolas Hulot kandidatos, okazu antaŭbaloto » kaj ke li kandidatiĝos kiel antaŭkandidato[11]. En aprilo 2011, Yves Cochet anoncas sian apogon al la tiam ĵus konigita kandidateco de Nicolas Hulot[3].
  • Daniel Cohn-Bendit[12], eŭropa deputito, li anoncis en 2009, ke li ne interesiĝas pri la prezidenta baloto de 2012. Ĉar li ne estas franca laŭ nacieco, li ĉiukaze ne estas balotebla nuntempe.
  • Cécile Duflot, nacia sekretario de la verduloj, ŝi deklaris al la ĵurnalo Nouvel Observateur, en aŭgusto 2010, ke ŝi ne sentas emon esti kandidato ĉe la prezidenta baloto, ŝi ne havas la sufiĉan ŝultrolarĝon por porti tian responson kaj preferus eventuale esti ĉefministro de Eva Joly, se tiu lasta estus balotita[13].

La subaj ambaŭ kandidatoj ne estas validigitaj, ĉar ili ne sukcesis kunigi sufiĉan kvanton da apogsubskriboj de la partianoj aŭ kunlaborantoj de la partio :

  • Louisa Benzaïd, financa oficista rangulo, ŝi anoncis sian kandidatecon la 14an de aprilo 2011. Ŝi deziris reprezenti loĝantojn de ĉirkaŭurbaj malfavoraj kvartaloj[14].
  • Moncef Kdhir, prelega lekciisto ĉe la instituto pri politikaj studoj de Liono kaj advokato en Liono, li anoncis sian kandidatecon en januaro, kiun oni ne multe plueĥigis. Li deziris esti la voĉo de "senvoĉuloj" kaj trudi neniigon de privilegioj ligitaj kun politika aktivaĵo per striktaj reguloj koncerne pluropan aŭ plurfojan mandatecon.[15].

Referencoj redakti

  1. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2011-01-28. Alirita 2011-06-10.
  2. Anonco pri lia kandidatiĝo ĉe la kampajna retejo. Arkivita el la originalo je 2011-04-13. Alirita 2011-06-10.
  3. 3,0 3,1 3,2 3,3 3,4 3,5 3,6 « Alvoko de ekologiistoj por Hulot Arkivigite je 2011-04-18 per la retarkivo Wayback Machine », liberation.fr, la 15an de aprilo 2011.
  4. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2011-07-11. Alirita 2011-06-10.
  5. Lénaïg Bredoux, Edwy Plenel kaj Hugo Vitrani, « Stéphane Hessel: "Kial mi apogas Nicolas Hulot" », Mediapart, la 3an de majo 2011.
  6. « Antoine Waechter apogas Nicolas Hulot », AFP, 15an de aprilo 2011.
  7. « Eva Joly : “Jes, interesiĝas mi pri 2012” » Arkivigite je 2010-08-18 per la retarkivo Wayback Machine, lci.tf1.fr, la 15an de aŭgusto 2010.
  8. Laura Thouny, « "Nicolas Hulot estas nur ekologiisto ĉe televidila ekrano" », nouvelobs.com, 9 avril 2011.
  9. Yolande Baldeweck, kun Clément Tonnot, « Onidiroj - S-ro Bigot iĝas denove plentempa prezidanto de la Strasburga Urba Komunumo[rompita ligilo] », L'Alsace, la 10an de oktobro 2010.
  10. « Henri Stoll : “Sufiĉas parizcentrismo” Arkivigite je 2010-12-16 per la retarkivo Wayback Machine », Les Dernières nouvelles d'Alsace, la 6an de decembro 2010.
  11. « Verduloj postulos de la socialistoj havi 80 deputitojn en 2012 », AFP-hastinformo, la 28an de aprilo 2010.
  12. Cécile Amar, « Cohn-Bendit : “Mi ne estos kandidato en 2012” », en Le Journal du dimanche, la 23an de aŭgusto 2009, Mi ne estos kandidato en 2012 Arkivigite je 2011-07-25 per la retarkivo Wayback Machine.
  13. « Cécile Duflot : “Kiel kandidaton la prezidenta baloto timigas min” », nouvelobs.com, la 19an de aŭgusto 2010.
  14. « 5a kandidato ĉe la antaŭbaloto de EELV[rompita ligilo] », Le Figaro, la 14an de aprilo 2011.
  15. Oficiala retejo de Moncef Kdhir. Arkivita el la originalo je 2011-05-30. Alirita 2011-06-10.

Eksteraj ligiloj redakti