Francina Armengol

hispana politikistino

Francesca Lluc Armengol Socías, konata kiel Francina ARMENGOL (Inkao, Majorko, la 11-an de aŭgusto 1971), estas majorka politikisto. Inter 2015 kaj 2023 ŝi estis Prezidanto de la Registaro de Balearoj kaj prezidas la Hispanan Kongreson de Deputitoj ekde la 17-a de aŭgusto 2023.

Francina Armengol
Persona informo
Francina Armengol Socías
Naskonomo Francina Armengol Socías
Naskiĝo 11-an de aŭgusto 1971 (1971-08-11) (52-jaraĝa)
en Inca
Lingvoj katalunahispana vd
Ŝtataneco Hispanio vd
Alma mater Universitato de Barcelono vd
Partio Hispana Laborista Socialista Partio • Socialist Party of the Balearic Islands vd
Familio
Patro Jaume Armengol Coll vd
Profesio
Okupo politikistoapotekisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Ŝi estis ĝenerala sekretario de la Socialisma Federacio de Majorko ekde 2000 kaj membro de la PSOE-Federacia Komitato ekde tiu sama jaro. Ŝi estis prezidanto de la Insulara Konsilio de Majorko inter 2007-2011. Ŝi estas la parlamenta proparolanto kaj ĝenerala sekretario de la PSIB-PSOE ekde 2012. En la hispanaj ĝeneralaj elektoj de 2023, ŝi estis kandidato de PSOE por la balotdistrikto de Balearoj, akirante la rajtilon de deputito en la Kongreso, kaj rezignante la rajtilon de deputito en la Parlamento de Balearoj la 24-an de julio 2023. La 17-an de aŭgusto 2023, dum la konstituado de la Ĝeneralaj Tribunaloj de la 15a Hispana Leĝdona periodo, ŝi estis elektita kiel Prezidanto de la Kongreso de la Deputitoj.