Francisco Fernández Iparraguirre

Francisco Fernández Iparraguirre naskiĝis en Guadalajara (Hispanio) en la 22-a de januaro 1852 kaj mortis tie en la 7-a de majo 1889. Li estis apotekisto, lingvisto kaj botanikisto.

Francisco Fernández Iparraguirre
Persona informo
Naskiĝo 22-an de januaro 1852 (1852-01-22)
en Gvadalaharo
Morto 7-an de majo 1889 (1889-05-07) (37-jaraĝa)
en Gvadalaharo
Lingvoj hispana
Ŝtataneco Hispanio
Okupo
Okupo botanikistoapotekistolingvisto
vdr

Li doktorigis pri farmacio ĉe la Universidad de Madrid, kiam li estis 20-a jaraĝa. Studis ankaŭ pedagogion de surduloj kaj blinduloj kaj la Franca lingvo, kiun li instruis en Instituto de Enseñanza Media de Guadalajara.

Iparraguirre enkondukis en Hispanion la lingvon Volapuko. Li verkis gramatikon de Volapuko kaj vortaron volapuk-hispana kaj fondis, 1885 la revuon Volapük. En 1886 fondis la Centro Volapükista Español (t. e. Hispana volapuka centro) kun Nicolás de Ugarte. La Centro fukciis ĝis 1891.

Li ricevis la titolojn “volapükatidel", "löpitidel" kaj "plofed” 1886 kaj 1887. En la volapuka kongreso de Munkeno 1887, li estis nomumita supera ano de Kadem Volapuka.

Verkoj redakti

  • 1885. Resumen de las lecciones de Volapük dadas en el círculo filológico matritense. Guadalajara: Impr. y Encuadernacion Provincial.
  • 1886. Diccionario Volapük-Español. Guadalajara: Establ. Tipográfico Provincial.
  • 1886. Gramática compendiada para aprender el Volapük. Resumen de las lecciones dadas en el Círculo Filológico Matritense. Dabükot 2id. Madrid: Fuentenebro.
  • 1887. Al lasam volapükelas in München. Nemü zenod volapükik späna. Guadajara: (Eigenverl.)
  • 1887. El porvenir de la linguistica. Discurso leido por el presidente... en la inauguration del curso de 1887 á 1888. Guadalajara: Impr. Provincial 1887.
  • 1888. Literat volapükik. Laltügs poedik e nepoedik pekeonletöl fa... Guadalajara: Impr. y Encuadernación Provincial.