Francisco Jesús Briel de Cañas
Francisco Jesús BRIEL DE CAÑAS (Naskisĝis la 14an de januaro 1940 en Havano). Kuba esperantisto kaj honora membro de Kuba Esperanto-Asocio ekde 2015.[1] Diplomiĝis kiel industria inĝeniero en 1978. En 1965 eklernis Esperanton en Leipzig (Germana Demokratia Respubliko) kaj daŭrigis tiun lernadon en Havano (1968). Li estis fondinto de Havana Esperanto-Grupo (1971) kaj membro de Havana Esperanto-Rondo (1972 ĝis 1974). Ekde 1972 li estas individua membro de UEA kaj membro fondinto de KEA. En la 80aj jaroj li estis membo de la nacia estraro de KEA kiel respondeculo pri organizo.[2]
Francisco Jesús Briel de Cañas | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 14-an de januaro 1940 (83-jaraĝa) en Havano |
Lingvoj | Esperanto |
Ŝtataneco | Kubo |
Okupo | |
Okupo | esperantisto |
Kongresoj kaj renkontiĝoj redakti
Li partoprenis ĉiujn naciajn kongresojn de KEA (1987, 1996, 1999, 2002, 2005 kaj 2015), la Internacian Konferencon Esperanto ’88, la 23an ILEI-Konferencon (Hanabanilla, 1990), en la 75an kaj 95an Universalaj Kongresoj en Havano. Li estis membro de la LKK de la 75a UK. Ankaŭ ĉeestis en la 6a kaj 9a Tutamerikan Kongreson de Esperanto (Havano, 2004 kaj 2018). Kaj partoprenis en pluraj naciaj kaj provincaj renkontiĝoj.
Faka agado redakti
Li aktivis ĉefe por Yumeiho kaj TEVA. Ekde 2001 li estas direktoro (por Latinameriko) de Monda Yumeiho-Societo, aktiva membro de Tutmonda Esperantista Vegetarana Asocio kaj fakdelegito de UEA.
Referencoj redakti
- ↑ esperanto.cu 4/2015 paĝo 6
- ↑ Juan Ramón : Historia del movimiento esperantista en Cuba. [Historio de la esperantista movado en Kubo] (hispanlingva), MAS, 2017, ISBN 978-2-36960-099-2
Eksteraj ligiloj redakti
- [1] Arkivigite je 2018-06-30 per la retarkivo Wayback Machine
- [2] Arkivigite je 2019-07-16 per la retarkivo Wayback Machine