Francisco Mejía (pron.: Francisko Meĥia) estis grava kolombia fotisto naskita en 1899 en urbeto Copacabana (pron.: Kopakabana), proksime al Medellín, kaj mortinta en 1979 en ĉi-lasta urbo.

Lia patro estis laboristo en minejoj, sed ankaŭ iufoje estis urbestro de Copacabana. Kiam malbonigita ekonomia situacio puŝis la familion vojaĝi al Medellín, la patrino starigis fabriketon de ĉapeloj kaj servon de vestaĵlavado. Kiel junulo, li vojaĝis al la nacia ĉefurbo Bogoto kun la celo studi inĝenierikon, sed novaj ekonomiaj malfacilaĵoj devigis lin reveni al sia hejmo en 1917. Li haltis sian studadon por helpi sian familion, kaj por tio li laboris kiel leterportisto kaj helpanta desegnisto. Ĉi-lasta okupo helpis lin disvolvi sian kritiktaksan rigardadon pri arkitekturaj temoj. Poste (1917-1918) li laboris kun Oscar Duperly, de kompanio "Oduperly", la plej konata fotografia kompanio en la lando, kie li enamiĝis kun fotografio kaj lernadis pri ĝi. Tie li laboris kiel fotisto sed ankaŭ plenumadis administrajn taskojn.

En la jaroj 1922 kaj 1923, jam la revuo Sábado ("Sabato"), tiame piblikigita en Medellín, aperigas fotojn de pluraj lokaj fotistoj, inter ili Francisco Mejía. Ankaŭ, en la libro Monografía de Medellín, publikigita fare de sinjoro José Gaviria Toro, aperis fotoj fare de Francisco Mejía, kune kun aliaj fare de Oscar Duperly.

Tiutempe li ŝatis promeni tra la urbo kaj foti nur por sia persona plezuro. Tamen, la kolektitaj fotoj estis ŝatataj de amikoj kiuj komencis konsideri lin bona fotisto, proponi aĉeton de la fotoj kaj komisii al li fotadon foje. Do li vidis la eblecon dediĉigi profesie al fotografio.

Li malfermis propran fotoatelieron en 1928. La unua sidejo estis proksima al tiame grava teatrejo en la urbo, kaj pro tio lia produktado enhavas relative multajn portretojn de artistoj, aktoroj, … homoj de la teatra mondo.

Ĉirkaŭ la jaro 1934, Francisco Mejía aĉetas parton el la fotoekipajoj de alia grava kolombia fotisto, Benjamín de la Calle (1869-1934).

En aŭgusto de 1935 okazis en la Medellín kristisma evento: "Eŭkaristia Kongreso", kaj Francisco Mejía estis nomumata oficiala fotisto de la evento, pri kio li produktas albumon kaj kolekton de poŝtkartoj kolorigitaj fare de li mem.

Kiel -tiame nova- diferencigo kompare kun aliaj fotistoj, li emfazis la fotadon por entreprenoj kaj industrioj.

En la jaro 1943, eldonejo Bedout, tiame grava kolombia eldonejo (jam neekzistanta), publikigis fotoalbumon pri la urbo titolita Álbum Gráfico de Medellín, kun fotoj fare de Francisco Mejía. La libro estis tiel sukcesa ke la eldonejo faris novan eldonon en 1944, aldonante 40 pliajn fotojn pri lokaj turismaj vidindaĵoj, industriejoj, arkitekturo kaj komercejoj.

En 1958, post la morto de alia grava fotisto, Rafael Mesa (1875-1958), granda parto el ties fotoarkivo de negativoj, registritaj inter 1930 kaj 1955, estis akirata fare de Francisco Mejía.

Nuntempe la verko de Francisco Mejía estas precipe interesa kiel dokumentaro pri la socio, arkitekturo kaj disvolviĝo de la urbo Medellín inter 1930 kaj 1970. La kolekto konservita de fotoj fare de Fancisco Mejía ehhavas proksimume 7000 negativojn registritaj -laŭ la teknikaj eblecoj de ĉiu epoko- en vitro, nitrato de celulozo kaj acetato de celulozo. La kolekto estas nuntempe prizorgata, kaj laŭokaze ekspoziciata, fare de la Fondaĵo Antjokia por Sociaj Studoj (hispanligva mallongigo: FAES), post donaco farita de la vidvino kaj gefiloj de Francisco Mejía en 1984. En novembro de 1999 la kolekto de FAES eniris kiel pruntaĵo en la Biblioteko Publika Piloto de Medellín por Latinameriko Arkivigite je 2007-09-29 per la retarkivo Wayback Machine, kie ĝi formas parton de la Centro de Vida Memoro de Medellín