Francisco Rangel Pestana

Francisco Rangel Pestana [fransIsku ranĵEl pestAna] estis brazila politikisto kaj ĵurnalisto. Naskiĝis en 1839 en la urbo Rio de Janeiro kaj mortis en 1903. Li estis licenciito pri Juraj Sciencoj de la Fakultato de Juro, en São Paulo. Partoprenis en la plej multo de la movadoj favore al la Respubliko. Aniĝis al la San-Paŭla Respublikana Partio kaj en la jaro 1875, li fariĝis artikolisto de la ĵurnalo Província de São Paulo (nune "O Estado de S. Paulo).

Francisco Rangel Pestana
Persona informo
Naskiĝo 26-an de novembro 1839 (1839-11-26)
en Nova Iguaçu
Morto 17-an de marto 1903 (1903-03-17) (63-jaraĝa)
en San-Paŭlo
Tombo Consolação Cemetery
Lingvoj portugala
Ŝtataneco Brazilo
Alma mater Law School, University of São Paulo
Okupo
Okupo politikisto
vdr

Antaŭ ol la proklamado de la Respubliko, li estis multfoje elektata deputito, kaj poste li akompanis Sousa Mursa kaj Prudente de Morais en la San-Paŭla triumviraro de la Provizora reĝimo.

Li estris la Bankon de la Respubliko, kaj en la jaro 1893, li fariĝis vicprezidanto de tiu banko, kaj poste ĝia prezidanto, en 1895.

Jam en tiu epoko, oni elektis lin senatano. En 1900, li estis elektata Prezidanto de la subŝtato Rio de Janeiro.


Eksteraj ligiloj redakti