Francisko Smeták

ĉeĥa esperantisto

František SMETÁK (naskiĝis la 23-an de septembro 1898 en Holice v Čechách - mortis la 9-an de januaro 1973 en Brno) estis ĉeĥa esperantisto.

Francisko Smeták
Persona informo
Naskiĝo 23-an de septembro 1898 (1898-09-23)
en Holice
Morto 9-an de januaro 1973 (1973-01-09) (74-jaraĝa)
en Brno
Lingvoj Esperantoĉeĥa
Ŝtataneco Ĉeĥoslovakio
Okupo
Okupo esperantistoinstruisto
vdr

Li estis inĝeniero kaj laboris kiel mezlerneja instruisto ĉe komerca akademio en Hradec Králové. Li esperantistiĝis en 1913 kaj ekde 1923 li instruis en sia lernejo Esperanton oficiale kiel nedevigan studobjekton dum vico da sinsekvaj jaroj.

Inter la du mondmilitoj funkciis en Ĉeĥoslovakio pedagogia organizo Centra Societo de Ĉeĥoslovakaj Profesoroj, ĉe kiu formiĝis en 1921 esperantista sekcio. En la gvidaj funkcioj de la sekcio laboris ankaŭ František Smeták.