Frank Isaac PAÍS GARCÍA, aŭ "Paris", (naskiĝis la 7-an de decembro 1934 en Santiago de Cuba, mortis la 30-an de julio 1957 en Santiago de Cuba) estis studenta dirigento, instruisto kaj revoluciulo de Kubo kiu luktis kontraŭ la diktatoreco de Fulgencio Batista pere de la Movado 26-a de Julio. Lia murdo fare de policanoj surstrate de Santiago de Cuba la 30-an de julio de 1957, kiam li estis nur 22-jaraĝa, eksplodigis protestotajdon en la tuta lando kaj konstituis gravan eventon por akcelo de la Kuba Revolucio. Li estas konsiderata en Kubo kiel martiro de la revolucio.[1]

Frank País
Persona informo
Naskiĝo 7-an de decembro 1934 (1934-12-07)
en Santiago de Kubo
Morto 30-an de julio 1957 (1957-07-30) (22-jaraĝa)
en Santiago de Kubo
Mortokialo pafvundo
Tombo Santa Ifigenia Cemetery
Ŝtataneco Respubliko Kubo (1902–59)
Memorigilo Frank País
Familio
Frat(in)o Josué País García
Okupo
Okupo politikistomilitisto
vdr

Li estis filo el galegaj enmigrintoj; lia patro estis protestanta pastoro. Orfo, li devis rapide enmiksiĝi en la studado por prepari sian estontecon. Komence de la 1950-aj jaroj li jam engaĝiĝis en la kontraŭdiktatora movado. Fine de 1956 li apogis la venon de la revoluciuloj de la ŝipo Granma.

La 9-an de marto de 1957 li estis arestita kaj juĝita kun la malmultaj postvivantoj de la Granma kaj de la insurekciantoj de la 30-a de novembro, kaj estis liberigita en majo 1957, meze de granda popola agitiĝo. Ekde tiam li estis unu de la ĉefaj organizantoj de la apogo al la gerilo de Sierra Maestra kaj al la etendo de la insurekcio al la tuta insulo.

La 30-an de junio de 1957 estis murdita lia frato Josué País kaj ĝuste post unu monato li mem dum perforto kaj linĉado fare de policanoj surstrate en Santiago de Cuba, kun Raúl Pujol.

Referencoj redakti