Frankenmuth

urbeto de Miĉigano, Usono

Frankenmuth - germane, prononco [FRANknmu:t], signifo "kuraĝo de Frankonio" - estas urbeto de Miĉigano, subŝtato de Usono. Laŭ la stato de la censo 2020 en la komunumo vivis 4 987 loĝantoj sur areo de 7,99 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 624 loĝantoj/km². La urbo samkiel pluraj ĉirkaŭaj loĝlokoj, kies nomoj ankaŭ komenciĝas per Franken- videble estis loĝigita fare de elmigrintoj el la germanlingva regiono Frankonio de Bavario. Multaj domoj en la urbeto estas konstruataj en la tradicia konstrustilo de Frankonio, kaj la urbanoj plejparte vivas de turismo. La urba oktobrofesto estas la unua rekonita de la oficiala oktobrofesto ĉe la Esperanto-placo en Munkeno, kaj estas pliaj ĉiujaraj festivaloj. Aparte multaj vizitantoj tamen alvenas en decembro, kiam la tuta urbeto transformiĝas al tradicieca kristnaska merkato.

Frankenmuth
urbo de Usono • urbo
Administrado
Poŝtkodo 48734
Demografio
Loĝantaro 4 987  (2020) [+]
Loĝdenso 624 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 43° 20′ N, 83° 44′ U (mapo)43.331666666667-83.738055555556Koordinatoj: 43° 20′ N, 83° 44′ U (mapo) [+]
Alto 193 m [+]
Areo 7,99 km²Ŝablono:Informkesto urbo/zorgado/numero
Frankenmuth (Miĉigano)
Frankenmuth (Miĉigano)
DEC
Frankenmuth
Frankenmuth
Situo de Frankenmuth en Miĉigano
Frankenmuth (Usono)
Frankenmuth (Usono)
DEC
Frankenmuth
Frankenmuth
Situo de Frankenmuth en Usono

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Frankenmuth, Michigan [+]
vdr

Administre ls urbeto apartenas al la kantono Saginaw, kaj estas la dua plej granda urbo de la kantono. Kvankam la apuda Hurona Lago prokisime havas golfon nomatan Saginaw, la kantono ne situas rekte ĉe tiu golfo kaj la lago: de la plej proksima kantona limo estas ankoraŭ 16 kilometroj ĝis la golfa kaj laga bordo, kaj de Frankenmuth estas 30 kilometroj rekte norden ĝis la bordo.

Partneraj urboj redakti

 
turo de vendejaro en stilo de urbopordego
 
bavareca gastejo en Frankenmuth
 
la konstruaĵo Rummelplatz
 
la urbodomo