Fransèches

komunumo en la departemento Creuse de Francio

Fransèches estas franca komunumo lokita en la departemento Creuse kaj en la regiono Limoĝio. Ĝi havis 267 loĝantojn laŭ censo plenumita en 1999.

Fransèches
Muro kun skulptaĵoj
Muro kun skulptaĵoj
Muro kun skulptaĵoj
komunumo en Francio
Administrado
Lando Francio Francio
Regiono Limoĝio
Departemento Nord Creuse
Arondismento Aubusson
Kantono Saint-Sulpice-les-Champs
INSEE kodo 23086 [+]
Poŝtkodo 23480
Kodo laŭ INSEE 23086
Politiko
Urbestro S-ro Daniel Delprato
2008-2014
Demografio
Loĝantaro 267 (1 999)
Loĝdenso 14,6 loĝ./km²
Geografio
Koordinatoj 46°01′10″N 2°03′01″O  /  46.01944°N, 2.05028°O / 46.01944; 2.05028 (Fransèches) (mapo) Koordinatoj: 46°01′10″N 2°03′01″O  /  46.01944°N, 2.05028°O / 46.01944; 2.05028 (Fransèches) (mapo)
Alto 372 m - 617 mŜablono:Informkesto urbo/zorgado/numero
Areo 18,29 km²Ŝablono:Informkesto urbo/zorgado/numero
Horzono UTC +1 (+2 somere)
Situo de Fransèches en Francio
46° 01′ 10″ Nordo 2° 03′ 01″ Oriento / 46.0194444444 °N, 2.05027777778 °O / 46.0194444444; 2.05027777778 (mapo)

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Fransèches [+]
vdr

Geografio redakti

Fransèches etendiĝas sur 18,29 km², kaj havis 267 loĝantojn laŭ la lasta oficiala censo, tiel ke la loka loĝdenso estas nur 14,6 homoj po kvadrata kilometro. La vilaĝo situas en Creuse, kiu estas kampara, maldense loĝata franca departemento en la nordokcidenta parto de la Centra Masivo.

La regiono ĉefe konsistas el malaltaj montoj kaj altebenaĵoj : la plej alta punkto de Fransèches situas je alteco de 617 metroj.

Historio redakti

Antaŭ la franca revolucio de 1789 kaj la kreado de la departemento Creuse en 1790, Fransèches apartenis al la franca graflando Marche. Ekde la fino de la 15-a jarcento ĝis proksimume la jaro 1900, tiu regiono estis fama fonto da migrantaj masonistoj, kiuj ĉiujare dum la plej varma periodo laboris en grandaj urbocentroj, precipe en Parizo.

Okaze de la municipa baloto de 2008 venkis en la vilaĝo S-ro Daniel Delprato, kiu do fariĝis la loka urbestro.

Administrado redakti

Fransèches apartenas al la kantono de Saint-Sulpice-les-Champs, kies ĉefurbo estas Saint-Sulpice-les-Champs. Tiu kantono mem estas parto de la arondismento de Aubusson, unu el la du arondismentoj de la departemento Creuse.

Vidu ankaŭ redakti