František Frýbert

František FRÝBERT (naskiĝis la 17-an de septembro 1929, mortis la 9-an de oktobro 2019) estis ĉeĥa esperantisto, radioamatoro.

František Frýbert
Persona informo
Naskiĝo 17-an de septembro 1929 (1929-09-17)
Morto 9-an de oktobro 2019 (2019-10-09) (90-jaraĝa)
Lingvoj ĉeĥaEsperanto
Ŝtataneco Ĉeĥio
Okupo
Okupo esperantisto
vdr

Biografio redakti

La nestoro de la ĉeĥaj radioamatoroj-esperantistoj František Frýbert, bazan lernejon li trapasis en Diváky, poste sekvis komerca lernejo en Brno (1944-1950), fine li laboris kiel elektroteknikisto (ekde 1955). Esperanton li ellernis en 1948 en kurso de Josef Vondroušek, kiu en 1950 fondis rondeton de esperantistaj skoltoj, kies membro ankaŭ li fariĝis (konserviĝis legitimiloj pri lia membreco en la klubo de Brno kaj en la skolta grupo, kvankam li estis jam 21-jara).

Ekde la 1950-aj jaroj li aktivis en la Esperanto-klubo en Brno, kiel atestas konservita filmo pri la tutŝtata Esperanto-kongreso en Brno en 1950. Liaj tiamaj klubaj prelegoj pruvas lian intereson pri ekzotaj landoj: La lando de Aztekoj, Ĉeĥoslovaka kolonio en Argentino, Tutmonda junular-organizo, Deveno de poŝtmarko, Vojaĝo al Centra Azio. Tiutempe li ankaŭ membris en amatora teatra grupo Verda Masko. Kiam en 1969 estis en Brno fondita la nuna Ĉeĥa Esperanto-Asocio, li surbendigis la agadon de la kongreso, sed bedaŭrinde li mem ne sciis, kie nun troviĝas la bendo. Espereble ĝi ankoraŭ aperos. Ne povante vojaĝi fizike, li komencis vojaĝi almenaŭ per radio kiel radio-amatoro kaj esperantisto, kio respeguliĝis ankaŭ en liaj klubaj prelegoj: Radio-komunikado inter esperantistoj, Perradia konekto de la ŝipo Titanik, Radioamatoroj kaj Esperanto, ILERA: Esperanto inter radioamatoroj.

Ekde la 1990-aj jaroj li uzis ankaŭ paked-radion, kio estas simila reto kiel la interreto, sed perradia (oni skribas tekston en komputilo kaj forsendas per radio al alia radio-amatoro).

Lastajn jarojn li vivis unue en Prago, poste en azildomo en Zruč nad Sázavou.

En Brno ekzistas Veterán Radio Klub (neesperantista), kies prezidanto li estis ĝis printempo de 2019.

Artikoloj redakti

  • De kie venas nia ideo? (por ILERA)
  • Radioamatoroj kaj Esperanto
  • Esperanto a radiomatéři (gazeto Amatérské radio 3/1982)
  • Radioamatéři esperantisté (Amatérské radio 4/1982)
  • ILERA
  • Radioamatoro - ĉefministro
  • Radiokontaktoj sur la ŝipo Titanik (2004)

Klubaj prelegoj redakti

  • La lando de Aztekoj (25.4.1950)
  • Ĉeĥoslovaka kolonio en Argentino (22.8.1950)Turmonda junular/organizo (27.7.1951)
  • Film-vespero (15.9.1953)
  • Deveno de poŝtmarko (6.4.1954)
  • De la unua poŝtmarko al filatelio (3.8.1954)
  • Vojaĝo al Centra Azio, Samarkando, Buĥaro (20.9.1977)
  • Vojaĝo al Centra Azio. Taŝkent. (4.10. 1977)
  • ILERA:  Esperanto inter radioamatoroj (17.5. 1983)
  • Radio-komunikado inter esperantistoj (17.6.1989)
  • Pri esperantistaj radioamatoroj (12.1.2000)
  • Esperanto kaj radioamatoroj (17.11.2001)
  • Biero sanigas (12.1.2005)
  • Radioamatoroj kaj Esperanto (21.6. kaj 20.9.2006)
  • Radiokontaktoj sur la ŝipo Titanik (15.10.2003)

Fontoj redakti

  • De li mem plenigita enketilo de aktiva esperantisto (arkivo de EK Brno)
  • Liaj artikoloj kaj leteroj (arkivo EK Brno)

Eksteraj ligoj redakti