František Pytloun

(Alidirektita el František PYTLOUN)

František PYTLOUN (naskiĝis la 30-an de junio 1891 en Vápno; mortis la 5-an de oktobro 1976 en Poděbrady) estis ĉeĥa esperantisto kaj fervoja oficisto, kio ebligis al li multe vojaĝi. Honora membro de ĈEA.

František Pytloun
Persona informo
Naskiĝo 30-an de novembro 1890 (1890-11-30)
Morto 30-an de novembro 1975 (1975-11-30) (85-jaraĝa)
Lingvoj Esperanto
Okupo
Okupo esperantisto
vdr

Li estis membro de la landa Esperanto-asocio kaj de UEA ekde 1922, plenumis plurajn funkciojn en la movado, ekz. li estis sekretario kaj prezidanto de Esperanto-klubo en Hradec Králové dum ĝia florado post 1945, komitatano de EAĈSR kaj regiona peranto, komitatano de UEA (1949-1950). Estante fervora propagandisto li fondis klubojn en 12 lokoj de la nordorienta Bohemio, eldonadis belan Esperantan poŝkalendaron kaj vortaretojn. Akirinte diplomon de Cseh-instruisto en Danlando (1933) li gvidis kvardek kursojn de Esperanto en 11 lokoj kaj de 1946 gvidis dum pluraj jaroj korespondajn kursojn kun pli ol 4000 lernantoj (kontrolitajn de d-ro Pitlík). Kun Kořínek li prizorgis la Gazetaran Servon de EAĈSR kaj aktivis en aranĝado de internaciaj renkontiĝoj en Poděbrady. Estas ĉefe lia merito, ke Hradec Králové havas Straton de Zamenhof (en kiu li loĝis). František Pytloun donis senprofite siajn fortojn al la Esperanto-movado.

Fonto redakti

  • Stanislav Kamarýt: Historio de la Esperanto-movado en Ĉeĥoslovakio, ĈEA, Praha 1983, p. 83, 96-98, 102, 106, 114, 153, 247)