Frederick John Westcott (la 26-an de marto 1866 – la 18-an de septembro 1941), plej bone konata per sia arta nomo Fred Karno, estis angla impresario de teatro de la ĝenro de brita music hall.[1] Kiel komediisto specializita en troa agadmovo kaj bruo li estis konsiderita kiel la populariginto de la fama sceno de tortofrapo en vizaĝo.[2] Dum la 1890-aj jaroj, por eviti la teatran cenzuron, Karno disvolvigis formon de scenkomedio sen dialogo.

Fred Karno
Persona informo
Naskonomo Frederick John Westcott
Naskiĝo 26-an de marto 1866 (1866-03-26)
en Exeter, Anglio
Morto 18-an de septembro 1941 (1941-09-18) (75-jaraĝa)
en Lilliput
Mortokialo diabeto
Lingvoj angla
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando (Britio)
Okupo
Okupo komikistoimpresarioentreprenistoscenaristo
vdr

Scenoj de bravuloj kiuj defias aŭtoritaton kiel en Jail Mum (1896) en kiu prizonuloj ludas trompojn al gvardianoj kaj Early Birds (1903), kie malgranda viro venkas super granda fripono en East End de Londono, povas esti vidataj kiel pieoniraj de la komedio de muta kino. Kinproduktoro Hal Roach asertis: "Fred Karno estas ne nur geniulo, sed li estas la homo kiu kreis la troigitan komedion. Ni en Holivudo ŝuldas multon al li."[3]

Inter la komediistoj de music hall kiuj laboris por li estis Charlie Chaplin kaj lia anstataŭanto, Arthur Jefferson, kiu poste adoptis la nomon de Stan Laurel. Tiuj estis parto de tio kio estas konata kiel "Armeo de Fred Karno", esprimo ankoraŭfoje uzata en la Unuiĝinta Reĝlando por aludi al kaosa grupo aŭ organizo. Tiu esprimo estis adaptita de Britaj soldatoj en tranĉea kanto en la Unua Mondmilito, kiel parodio de, aŭ pli bone laŭ la melodio de, la himno "The Church's One Foundation".[4] En la Dua Mondmilito ĝi estis adaptita kiel la Himno de la Guinea Pig Club, kies unua linio estis "We are McIndoe's Army ...".

Referencoj redakti

  1. "Fred Karno". United Press en The New York Times. 19a de Septembro 1941. p. 23. [1] Alirita la 1an de Septembro 2018. "Westcott, an old-time comedian and veteran of the English vaudeville circuit known to show business as Fred Karno, died yesterday"
  2. Leslie Halliwell, John Walker (2001). "Halliwell's Who's who in the Movies". p. 240. HarperCollinsEntertainment, 2001
  3. J. P. Gallagher (1971). "Fred Karno: master of mirth and tears". p. 165. Hale.
  4. "'Trench Songs', The First World War Poetry Digital Archive". University of Oxford. [2] Arkivigite je 2018-11-09 per la retarkivo Wayback Machine Alirita la 1an de Septembro 2018. "We are Fred Karno's army, we are the ragtime infantry. We cannot fight, we cannot shoot, what bleeding use are we? And when we get to Berlin we'll hear the Kaiser say, "Hoch, hoch! Mein Gott, what a bloody rotten lot, are the ragtime infantry""