Free Press Unlimited

Libera Gazetaro Senlima (angle Free Press Unlimited) estas nederlanda neregistara organizaĵo fokusante liberan komunikadon. Ĝi klopodas certigi ke fidindaj novaĵoj kaj informoj estas haveblaj al homoj en la tuta mondo. Free Press Unlimited estas aktiva en pli ol 50 landoj tutmonde.

Free Press Unlimited
organizaĵo
Lando(j) Nederlando vd
Sidejo Amsterdamo
Retejo Oficiala retejo
Jura formo fondaĵo en Nederlando
vdr

Celaro redakti

Free Press Unlimited laboras pri la disvolviĝo de sendependaj amaskomunikiloj en landoj kie ne ekzistas (kompleta) gazetara libereco. Ĉi tio estas farita kunlabore kun lokaj partneroj en formo de subteno, ĉefe en la kampoj de ĵurnalista trejnado kaj administrado. Free Press Unlimited laboras kun partneroj por plifortigi la pozicion de esplorĵurnalismo, specife en evolulandoj, por kontribui al la ĝenerala socia, ekonomia kaj politika evoluoj.

La celo estas doni al civitanoj de la koncerna lando aliron al informoj, por ke ili povu fari informitajn sendependajn decidojn. La organizo laboras en kvardek landoj tutmonde.

Free Press Unlimited kolektas informojn pri multaj temoj ligitaj al fidindaj informoj, sendependa ĵurnalismo kaj gazetara libereco.

Kampanjoj redakti

Regulaj kampanjoj estas parto de la laboro de Free Press Unlimeted. Sendependaj amaskomunikiloj tra la mondo batalas por sia sendependeco kaj ekzisto. La temo de amaskomunikilara videbleco rilatas al ĉiuj faktoroj kiuj influas la daŭreblan ekziston de sendependaj amaskomunikiloj.

Pere de la platformo Totem, Free Press Unlimited provizas ankaŭ senpagajn kursojn pri cifereca sekureco al ĵurnalistoj tutmonde[1].

NetAidKit redakti

NetAidKit estas malfermkoda projekto de Free Press Unlimited, kiu celas protekti la privatecon de interretaj uzantoj.

Referencoj redakti

  1. (en, nl) Safety of journalists, Free Press Unlimited

Vidu ankaŭ redakti

Freedom House

Eksteraj ligiloj redakti

(nl) Oficala retejo de Free Press Unlimited

(en) Platformo TOTEM