Frei-Weinheim
Frei-Weinheim (ankaŭ nomata Ingelheim-Nord) estas urboparto de la distrikturbo Ingelheim am Rhein en la distrikto Mainz-Bingen en la germana federacia lando Rejnlando-Palatinato. Ĝis 1939 la hodiaŭa urboparto estis sendependa komunumo. En la mezepoko Frei-Weinheim estis grava havenloko por la Kaiserpfalz en Nieder-Ingelheim kaj parto de la Ingelheimer Grund.
Frei-Weinheim | ||||||
| ||||||
![]() | ||||||
---|---|---|---|---|---|---|
Administrado | ||||||
Federacia lando | Rejnlando-Palatinato | |||||
Distrikto | Mainz-Bingen | |||||
Urborajtoj | Frei-Weinheim (Ingelheim am Rhein) | |||||
Telefona antaŭkodo | 06130 | |||||
Poŝtkodo | = 55218 | |||||
Politiko | ||||||
Demografio | ||||||
Geografio | ||||||
Geografia situo | 49° 59′ N, 8° 2′ O (mapo)49.9887048.025684Koordinatoj: 49° 59′ N, 8° 2′ O (mapo) | |||||
Areo | 9,49 km² | |||||
Oficiala retejo | ||||||

Geografio Redakti
Frei-Weinheim situas ĉe la Rejno je riverkilometro 519 sur alteco de 81 ĝis 88 m super marnivelo. La Rejno estas la norda limo de la urboparto. Ĉe la urboparto allimas okcidente Bingen am Rhein kaj Gau-Algesheim, oriente Heidesheim am Rhein. Je la alia rejnbordo situas Oestrich-Winkel kaj Geisenheim. En la urbo la najbaroj estas sudokcidente Sporkenheim, sude Ingelheim-West kaj sudoriente Nieder-Ingelheim.
Geologio Redakti
Apud la Rejno kreskas tipaj ĉeriveraj arbaroj. Pli sude en la urba teritorio troviĝas dunoj el kalksablo.
Historio Redakti
Dum romia tempo verŝajne troviĝis ĉe la riverbordo de Frei-Weinheim pramloko[1], kun la romia ŝoseo Majenco-Bingen kaj Treviro la pramo estis ligita al ŝoseo, kiu estis pli oriente ol la hodiaŭa Rheinstraße. La frankoj fondis la Frei-Weinheim en la 6a jarcento.
La unua dokumenta mencio estas de la jaro 772. Iu Hrodolt donacis sian propraĵon en Wihinheim al la monaĥejo Fulda.
evoluo de la loĝantonombro | ||||
jaro | loĝantoj | |||
---|---|---|---|---|
1787 | 220 | |||
1815 | 192 | |||
1861 | 606 | |||
1905 | 838 | |||
1998 | 5661 | |||
2008 | 5443 |
-
Katolika preĝejo St. Michael en Frei-Weinheim
-
iamaj ŝipistodomoj en la Schubertstraße
Eksteraj ligiloj Redakti
Referencoj Redakti
- ↑ Denkmaltopographie: Kulturdenkmäler in Rheinlandpfalz Kreis Mainz-Bingen 18.1 S. 337