Freto
![]() |
Tiu ĉi artikolo temas pri la listelforma, ronda aŭ plata ornamo freto. Aparte de tio, ekzistas samnoma konstruero de multaj kordinstrumentoj. |
Freto en arkitekturo kaj tekniko estas listelforma, ronda aŭ plata ornamo, konsistanta en kontinuaj kombinoj de rektaj linioj ortangule aŭ zigzage kunigitaj[1]. Oni uzas ilin por ornami multajn objektojn kiel ekzemple la aer-ellasan truon de enmura ventolilo.
![](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/6/6c/Ventilation-grille.jpg/220px-Ventilation-grille.jpg)
Laŭ Francisko Azorín freto estas Listelforma, ronda aŭ plata ornamaĵo ortangule kurbigita.[2] Kaj li indikas etimologion el latina ferrata el ferrum (fero).[3]
Vidu ankaŭ
redaktiFontoj
redakti- ↑ PIV 2002.
- ↑ Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 78.
- ↑ Azorín, samloke.