Karpelo

(Alidirektita el Fruktfolio)

Karpelo estas ina organo en floro. Ĝia origino estas folia, kaj ĝi enhavas kaj protektas la ovolojn. Tio estas tipa de la florplantoj; male, ĉe la nudsemplantoj, la ovoloj estas nudaj, estas nek karpeloj nek floroj (sed tamen strobiloj). La karpeloj estas la plej centraj floreroj, kaj, ĉiuj kune, estas la karpelaro. Kompare, la vira florparto estas la stameno.

Floreroj: 1. stiluso, 2. ovolujo, 3. florbazo, 4. stameno, 5. petalo, 6. stigmo, 7. karpelaro, 8. sepalo, 9. flortigo

La karpelo estas triparta:

  1. Ovolujo, fermita kavo, la kiu enhavas la ovolojn. Ĝi povas esti unuovola aŭ plurovola.
  2. Stiluso, colonforma, inter la ovolujo kaj la stigmo. Estas tiom da stilusoj kiom da karpeloj, sed ili povas esti kuniĝi similante unu stiluso. Ĝi povas esti tre malgranda. Latine, stylus signifas kolonon.
  3. Stigmo, pinte de la stiluso. Ĝi mankas epidermon, kaj ofte estas ete gluema por kapti polenon, dum polenado. Ĝi povas esti unuparta aŭ plurparta.
Kuniĝaj stilusoj (verdaj) kaj stigmoj (violaj).

Post fekundiĝo, la karpelo iĝas frukto, dum la ovoloj iĝas semoj.

La nombro de karpeloj povas dependi de tiu de aliaj floreroj aŭ multa. Tiel, ĉe la unukotiledonaj, estas tri karpeloj, kiom da aliaj floreroj.

Plejofte, estas pluraj karpeloj. Kiam ili estas algluitaj, la karpelaro estas kuniĝa (80% el la florplantoj), kaj oni parolas de pistilo. Kiam ili estas liberaj, la karpelaro estas aparta (10% el la florplantoj). La aliaj 10% estas unukarpelaj.

Ĉe karpelaro kuniĝa, la vandoj povas malaperi, kaj estas do unu kavo, kiel se estus unu karpelo.

Ĉe la plej simplaj florplantoj (Nimfeacoj, Papavacoj), la karpeloj estas en nombro multa kaj nefinita. Male, ĉe la plej malsimplaj florplantoj, la nombro malgrandiĝas al 2 (Apiacoj) aŭ 1 (Poacoj).