Fu Jude (en ĉina 傅友德 Fu Ju-te) (m. 20-an de decembro 1394) estis ĉina generalo kaj tre elstara komandanto en la ŝiparo de la Dinastio Ming. Aŭtune de 1381 Generalo Fu Jude estris armeon de 300,000 militistoj en Junano tiam ankoraŭ restanta loko de la povo de la Mongola Imperio. Kun Ting P’u-lang, Fu Jude venkis super Basalavarmi luktante por la imperiestro Ĵu Juanĵang. Estrita de la generalo Fu Jude, la Ming-a armeo atakis Junanon kaj klopodis submeti la Mongolojn. La Ming-a armeo mortigis ĉirkaŭkalkule 60,000 personojn kaj kastris la junajn filojn de prizonuloj, laŭ antikva kutimo. En 1385 li iĝis militestro de Pekino kun pli ol 131,000 subuloj.

Fu Jude
Persona informo
Naskiĝo 30-an de novembro 1326 (1326-11-30)
en Suzhou
Morto 20-an de decembro 1394 (1394-12-20) (68-jaraĝa)
Ŝtataneco Dinastio Ming
Familio
Infano Fu Zhong
Okupo
Okupo milita komandisto • politikisto
vdr