Fuembellida [fŭembeĜIda] (Bela Fonto) estas municipo de Hispanio, en la Provinco Gvadalaĥaro, regiono de Kastilio-Manĉo.

Fuembellida
municipo en Hispanio
Administrado
Lando Hispanio
Regiono Kastilio-Manĉo
Provinco Gvadalaĥaro
Poŝtkodo 19390
Retpaĝaro []
Politiko
Urbestro Ángel Luis Orejudo Hernández (PSOE)
Demografio
Loĝantaro 11  (2023) [+]
Loĝdenso 0,38 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 40° 45′ N, 2° 0′ U (mapo)40.756944444444-1.9975Koordinatoj: 40° 45′ N, 2° 0′ U (mapo) [+]
Alto 1 257 m [+]
Areo 26,05 km²
Fuembellida (Hispanio)
Fuembellida (Hispanio)
DEC
Fuembellida
Fuembellida
Situo de Fuembellida

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Fuembellida [+]
vdr
Situo de la Provinco Gvadalaĥaro en Hispanio.

Loĝantoj redakti

La loĝanto nomiĝas fuembellidense. La censita loĝantaro en 2016 estis de 10 loĝantoj kaj la denseco estas de 0,38 loĝ/km².

Situo redakti

Fuembellida situas en la nordorienta parto de Kastilio-Manĉo en la komarkodistrikto Senjorlando de Molina-Alto Tajo en la orienta parto de la Provinco Gvadalaĥaro, je altitudo de 1226 m super marnivelo; je 157 km el Gvadalaĥaro, provinca ĉefurbo, kaj je 268 km el Toledo, regiona ĉefurbo, je 218 km el Madrido, ŝtata ĉefurbo, je 428 km el Barcelono kaj je 262 km el Valencio. La areo de ties teritorio estas de 26,05 km². La geografiaj koordinatoj estas 37º 56' N, 6º 37' Ok. La municipa teritorio estas inkludita en la Natura Parko de Alto Tajo.

Historio redakti

Post la Hispana Enlanda Milito la loĝantaro falis el pinto de 178 loĝantoj en 1930 al 10, tio estis oni perdis pli ol 150 loĝantojn pro diversaj tialoj: nome bataloj, prizono, politika persekutado, malsato ktp. Meze de la 20a jarcento la loĝantaro de multaj vilaĝoj de la regiono atingis pinton, kaj ankaŭ ĉe Fuembellida, sed poste okazis elmigrado, senloĝigo kaj maljuniĝo de la loĝantaro ĉefe dum la 1960-aj kaj 1970-aj jaroj, kaj ankaŭ ĉe Fuembellida kie oni falis al la nunaj 10.

Dum la somero la loĝantaro rimarkinde kreskas ĉar multaj personoj posedas tie duan loĝejon, ĝenerale personoj naskiĝintaj en la vilaĝo mem kaj devis elmigri por serĉi laborlokojn, aŭ posteuloj de tiuj, kiuj elmigris ĉefe al Madrido, Barcelono, Eŭskio kaj Valencilando.

Ekonomio redakti

Agrikulturo (legomoj) kaj brutobredado tradicie. Pensioj de emerituloj. Reveno de elmigrintoj. Turismo: preĝejo kun belaj retabloj.

Vidu ankaŭ redakti