Fuĝo el Ukrainio pro la rusia invado

La amasfuĝo de la rusia invado de Ukrainio komenciĝis kun la invado de rusiaj soldatoj la 24-an de februaro 2022. Eĉ antaŭ la invado, aliaj eŭropaj landoj prepariĝis akcepti rifuĝintojn.

Centmiloj da homoj fuĝis en la unuaj malmultaj tagoj post la atako. Plej multaj trovis akcepton en la najbaraj ŝtatoj kiuj situas okcidente de Ukrainio: Pollando, Hungario, Moldavio, Rumanio kaj Slovakio.[1] Multaj el la tuŝitaj povis esti akceptitaj de familianoj, kiuj jam loĝas en la gastiganta lando. Pollando jam ekde 2014 akceptis proks. unu milionon da ukrainianoj.

Eŭropa Unio kaj unuopaj ŝtatoj anoncis, ke la rifuĝintoj ne devos trapasi azilproceduron. Fervojaj kompanioj en pluraj landoj permesas al ukrainaj rifuĝintoj veturi per trajno senpage.

Nombroj de homoj, kiuj fuĝas de Ukrainio, povas ŝanĝiĝi rapide kaj ofte estas nur taksoj. La movoj de lando al lando ne estas nepre registritaj oficiale aŭ eĉ centre tutmonde. Oni devas konsideri, ke ukrainoj povas vojaĝi al iuj eŭropaj landoj sen vizo. Ili povas resti en la lando por pli longa tempodaŭro, ekzemple 90 tagoj, sen speciala permeso. Ili devas peti azilon aliloke. Cetere, se homoj alvenas landon, tio ne signifas, ke la homoj restas tie (konstante). Danke al la Schengen-areo, ili ofte povas vojaĝi al aliaj Schengen-landoj.

UNOCHA taksis je la 27-a de februaro, ke post du monatoj estos 7,5 milionoj da internaj rifuĝintoj en Ukrainio. 18 milionoj da homoj estos trafitaj de la konflikto kaj 12 milionoj da homoj bezonos sanservon. Ĝis kvar milionoj da homoj fuĝos de la milito.

En la Konferenco pri Rifuĝintoj de UN, dimanĉe la 27-an Februaro 2022, oni sciigis, ke pli ol 368 000 homoj fuĝis de Ukrainio ekde la milito.

Pietnotoj redakti

  1. UN-Angaben: 500.000 Menschen aus der Ukraine geflüchtet. En: tagesschau.de. 28-a de februaro 2022, vidita la 2-an de marto.