Funebra florkrono

funebraj florkronoj ĉe la tombo de Jaser Arafat en Ramalaho 2004.

La funebra florkrono (ankaŭ: mortokrono) estas elemento de la funebra kulturo. Kiel simbolo de la mortotradicio ĝia cirkloformo esprimas la eternecon simbolante nek komencon nek finon. (Vidu ankaŭ artikolon uroboro). Ĝi staras kiel signo por la eterneco. Tiu tradicio komencis je la antikvo (laŭrokronoj) kaj la kristanaj martiro-kronoj. Ekde la baroko florkronoj por funebraj ceremonioj apartenis al la sepultadkulturo.

HistorioRedakti

Ĝis la fino de la 19a jarcento la funebra florkrono estis uzata nur ĉe entombigoj de gefraŭloj. Ĉirkaŭ 1870 oni komencis uzi perlo-kronojn kaj kronobanderolon el sateno, taftopapero kun la nomo kaj la lastaj salutoj de la donacantoj de la krono. Samtempe ekis la kutimo pri krono- aŭ flor-ĉaro dum la entombiga ceremonio ĉe la burĝaj entombigoj. Hodiaŭ ofte la familianoj de la mortinto petas donacojn al komunutilaj organizoj anstataŭ funebra florkrono.

SimboloRedakti

Kiel cirklo sen komenco kaj fino la funebra florkrono staras por la eterneco.

Formado de la funebra florkronoRedakti

Hodiaŭ kutimas funebraj florkronoj el floroj kaj koniferaj branĉetoj kun aŭ sen funebra banderolo. La banderolo surhavas la lastan saluton de la postvivantoj de la mortinto. La krono granda kutime estas inter 60 kaj 90 cm. La bazo de la florkrono konsistas el ĉiamverdaj branĉetoj, kiel abio, piceoj kaj bukso. Ili simbolas kiel la cirkloformo la eternecon. Ĝia verda koloro staras por la espero je nova vivo kiun la mortinto atendas. La floroj estas ofte zantedesĥioj, lilioj, krizantemoj, rozoj, diantoj kaj gerberoj, ofte en blanka aŭ helaj koloroj.

LiteraturoRedakti

  • Marion Widmann: „De Coronis“. Zum Bedeutungswandel und zur Bedeutungsvielfalt eines Zeichens im religiösen und säkularen Volksleben. Lang, Frankfurt am Main u. a. 1987, ISBN 3-8204-8839-1 (Artes Populares. Studia Ethnographica et Folkloristica 12).