Fungorokoj estas izolite starantaj rokoj kun mallarĝa piedo kaj larĝa supera parto, kiuj povas ekesti per diversaj kondiĉoj.

Fungoroko, Vågsøy, Norvegio

En arida klimato fungorokoj ekestas per grundoproksima ventŝlifado (abrazio). En senvegeta ĉirkaŭejo okazas sabloŝtormoj, kiuj izolite starantajn rokojn pritraktas kiel sabloŝprucigilo. La pli pezaj kaj pli grandaj eroj moviĝas pli proksime al la grundo kaj pro tio ŝlifas la rokon malsupre pli forte ol supre; tie konserviĝas pli da materialo - la "fungo".

Fungoroko en Tiských skalách Ĉeĥio
Fungoroko Árbol de Piedra ("Ŝtonarbo") en Uyuni (Bolivio)

En humida klimato fungorokaj formoj povas ekesti sekve de diversaj malmolecoj en la petro. Kondiĉo estas, ke sub malmola tavolo kuŝas pli mola, kiun la veterdisfalo pli forte atakas. Sed pro la klimataj kaj vegetaĵaraj kondiĉoj la formoj estas malpli klare ĉizitaj ol en aridaj ekestokondiĉoj de la dezerto. Ŝanceliĝoŝtonoj estas parenca formtipo.

Fungorokoj en Egiptio
Fungorokoj en Parko Timna, Negevo, Israelo

Ankaŭ rivera erozio kaj ondofrapado en marborda regiono povas generi fungorokojn.

Konataj fungorokoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti