Gábor Novai
Gábor Novai, laŭ hungarlingve kutima nomordo Novai Gábor estas hungara ŝlagromuzikisto (komponisto, gitaristo, kantisto, tekstopoeto).
Gábor Novai | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 13-an de februaro 1949 (75-jaraĝa) en Budapeŝto |
Ŝtataneco | Hungario |
Okupo | |
Okupo | kantisto • basisto • komponisto • kantotekstisto • produktoro • manaĝero |
Gábor Novai [1] naskiĝis la 13-an de februaro 1949 en Budapeŝto.
Biografio redakti
Gábor Novai apartenis al tiu generacio, kiujn ravis frue la gitaraj ŝlagroj. Li komencis gitaradi ekde la 1970-aj jaroj. Kiel talenta basisto iom poste li apartenis al signifaj ŝlagrorkestroj (Corvina, Generál, Hungária, Dolly Roll, ktp). Kiel videblas, li ofte ŝanĝis orkestrojn. En 1972 la menciita Generál kun li venkis en muzika konkurso de Hungara Televizio. Li faris ŝlagrojn ofte kune kun la orkestranoj.
Elektitaj ŝlagroj redakti
Isztambul, Limbó hintó, Hotel Menthol, Casino Twist, Cha-cha-cha, Multimilliomos jazzdobos, Hidrogén bulvár, Nem vagyok ideges.
Liaj filmaj komponaĵoj redakti
- Krisztina szerelmese (televida, 1969)
- Irénke (mallonga filmo, 2005)
Lia muzikalo redakti
- Hotel Menthol (1997, kun Miklós Fenyő)