Géza Ambrózy

Géza Ambrózy [ambrOzi], laŭ hungarlingve kutima sinsekvo Ambrózy Géza estis hungara instruisto pri matematiko kaj fiziko.

Géza Ambrózy [1] naskiĝis la 6-an de decembro 1896 en Hungara reĝlando en Nagyszalók (nuntempa Veľký Slavkov en Slovakio). Li mortis en 1966.

BiografioRedakti

Géza Ambrózy akiris pedagogian diplomon en Scienca Universitato Pázmány Péter en 1923. Dum lernado li multe lernis de József Kürschák. Post siaj studoj li instruis en luterana gimnazio en Nyíregyháza. En 1946 li plene blindiĝis, ĉar dum la 1-a mondmilito li ricevis okulan vundiĝon. Li ĉesis la ordinaran instruadon, sed li edukis blindulojn. Li havis edzinon, kiu naskis 3 filojn. Li ricevis premiojn en 1954 kaj 1961.

PublikaĵojRedakti

  • lernolibro laŭ Brajlo-skribo
  • kontribuoj en periodaĵoj por blinduloj

MemorigilojRedakti

  • mezlerneja matematika konkurso ekde 1987

FontojRedakti