Géza Bartoniek
Géza Bartoniek, laŭ hungarlingve kutima nomordo Bartoniek Géza estis hungara fizikisto, mezlerneja kaj altlerneja instruisto. Lia filino estis Emma Bartoniek.
Géza Bartoniek | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | la 5-an de septembro 1854 en Szárazpatak (Hungara reĝlando, Aŭstra Imperio) |
Morto | la 11-an de februaro 1930 en Budapeŝto (Hungario) |
Lingvoj | hungara |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Universitato Eötvös Loránd (–1879) |
Familio | |
Infano | Emma Bartoniek |
Okupo | |
Okupo | fizikisto instruisto |
Géza Bartoniek[1] naskiĝis la 5-an de septembro 1854 en Szárazpatak (Hungara reĝlando, Aŭstra Imperio, nuntempa Suchá nad Parnou en Slovakio, li mortis la 11-an de februaro 1930 en Budapeŝto.
Biografio
redaktiGéza Bartoniek akiris diplomon en Reĝa Universitato de Budapeŝto en 1878. Li estis asistanto de Loránd Eötvös en fizika instituto inter 1879-1886. Pli poste li instruis en lerneja instituto en Budapeŝto. En 1895 li fondis kolegion nomatan pri Loránd Eötvös kaj gvidis ĝin ĝis 1927. Intertempe en 1921 li estis honora doktoro de la Universitato, krome li ricevis la francan ordenon Honora Legio. La kolegio estis altnivela edukejo por estontaj instruistoj.
Elektitaj kontribuoj
redakti- Elektromos halló és beszélő készülék. Fotofon. (1882)
- Uj módszer a hangterjedés sebességének meghatározására (1886)
- Az elektromos és fényjelenségek rokonsága (1889)