Géza Ghyczy [gici], laŭ hungarlingve kutima nomordo Ghyczy Géza estis hungara inĝeniero, profesoro, ekonomikisto. Liaj nobelaj antaŭnomoj estis ghiczi, assa- kaj ablanczkürthi. Lia patro estis Ignác Ghyczy.

Géza Ghyczy [1] naskiĝis la 2-an de majo 1837 en Tata (Hungario). Li mortis la 15-an de aŭgusto 1896 en Budapeŝto.

Biografio redakti

Géza Ghyczy frekventis mezlernejojn komence en sia naskiĝurbo, poste en Pest (urbo). Li akiris diplomon en Reĝa Universitato de Pest en 1855, poste inĝenieran diplomon en Vieno. Inter 1860 kaj 1876 li havis signifan postenon en bieno de Jozefo Karolo de Habsburgo-Loreno, poste li instruis en Teknikuniversitato de Budapeŝto. En 1885 li estis nomumita direktoro de komerca akademio, samtempe reĝa konsilisto.

Elektitaj publikaĵoj redakti

  • Táblázatok a kamatos kamat- és járadék számításához (1888) - lerneja helpilo
  • A kamatláb meghatározása a járadékszámításban (1890)

Fontoj redakti