SIMÓ Géza [ŝimo:] (Etéd, la 7-a de marto 1870Târgu Mureș, la 26-a de februaro 1946) estis hungara instruisto, redaktoro.

Géza Simó
Persona informo
Naskiĝo 7-an de marto 1870 (1870-03-07)
en Atid
Morto 26-an de februaro 1946 (1946-02-26) (75-jaraĝa)
en Târgu Mureș
Okupo
Okupo ĵurnalisto
vdr

Biografio redakti

Simó Géza estis komence bazlerneja, poste mezlerneja instruisto, li instruis en 1905 – 1906 en Titel, de 1912 en Marosvásárhely. En 1905 – 1906 li estis redaktoro de gazeto Titel és vidéke, dum la burĝa revolucio de 1918 en Hungario li estis la sekretario de Hungara Nacia Konsilantaro de Marosvásárhely. En 1921 li estis unu el fondintoj de Rumania Komunista Partio kaj samtempe ĝia sekretario en Valo Mureș. En la 1920-aj jaroj li estis unu el organizintoj de ĝenerala striko, pro tial oni maldungis lin el lia instruista posteno. Li publikigis en gazetoj Előre, Marosvölgyi Munkás, Építőipari Munkás, kies li estis ankaŭ redaktoro.

Eksteraj ligiloj redakti