Titel
Titel (tiel ankaŭ hungare; serbe Тител, germane Theisshügel) estas urbo kaj samtempe municipo en Serbio, en aŭtonomio Vojvodino, en distrikto Suda Baĉka. Ankoraŭ 5 vilaĝoj apartenas al la municipo.
Titel | |||
---|---|---|---|
urbo vd | |||
Blazono | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 21240 | ||
Demografio | |||
Geografio | |||
Geografia situo | 45° 12′ N, 20° 18′ O (mapo)45.220.3Koordinatoj: 45° 12′ N, 20° 18′ O (mapo) [+] | ||
Alto | 75 m [+] | ||
Areo | 262 km² (26 200 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Titel [+] | |||
Bazaj informoj
redakti- Areo: 67 km²
- Loĝantaro: 5800
- Poŝtkodo: 21240
- Telefonprefikso: +381 21
Situo
redaktiLa urbo situas sur tre mildaj deklivoj, laŭ dekstra bordo de Tiso, kiu proksime fluas en la Danubon, laŭ flankovojoj. Aliflanke de Tiso situas Knicjanin; supre de ĝi, kontraŭe de Titel, rivero Bega fluas en Tison. Ponto ligas Titel kaj Knicjanin.
Historio
redaktiLa loko estis loĝata jam dum la paleolitiko. La romianoj havis tie komunumon, supozeble ankaŭ havenon. En 1077 okazis la unua mencio pri Titel en formo "Tytul". Oni fondis tie abatejon en 1056 kaj estis ankaŭ fortikaĵo antaŭ la turkoj. En 1526 la turkoj okupis la fortikaĵon, la loko estis grava administrejo. La aŭstroj en 1688 akiris ĝin, sed baldaŭ ankaŭ la turkoj rehavis ĝin. Ekde 1701 la grava loko iĝis limgarda zono de la Habsburgoj. En 1849 la hungara armeo ne povis okupi ĝin. En 1900 vivis en Titel 4711 homoj, (2360 serboj, 1230 germanoj, 990 hungaroj). La urbeto apartenis al Bács-Bodrog ĝis 1920, poste al Jugoslavio. Inter 1941–1944 la hungara armeo okupis Titel. En 1942 granda razio okazis por serĉi partizanojn, sekve 51 homoj mortis. Post 2 jaroj granda venĝo okazis same tiel, ol en Novi Sad.
En 2002 loĝis 5894 da homoj (serboj 4180, hungaroj 582, jugoslavianoj 250, kroatoj 115, slovakoj 103, ciganoj 73, ktp).
Vidindaĵoj estas preĝejoj ortodoksa, luterana, katolika omaĝe al Beata Damo el 1812, fine 2 kapeloj el 1868 kaj 1892.
Konataj urbanoj
redaktiEn Titel naskiĝis Mileva Marić, Dénes Kislégi Nagy.