Gabriel Alomar Ferragut

Gabriel ALOMAR FERRAGUT (8-an de junio 1885 en Palma de Mallorca, Balearoj) estis hispana esperantisto, unu el la pioniroj kaj ĉefaj motoroj de la movado en Balearoj.

Gabriel Alomar Ferragut
Persona informo
Naskiĝo 8-an de junio 1885 (1885-06-08)
Morto
Lingvoj hispanaEsperantokataluna
Ŝtataneco Hispanio
Okupo
Okupo esperantisto
vdr

Li laboris kiel elektra inĝeniero kaj estis aktivulo en la liberala partio kaj en la Ruĝa Kruco. Esperantisto de 1905. Kunfondinto (1907) kaj ĉ. 10 jarojn prezidanto de Esperantista Klubo Palma. Kursoj en la Nacia Instituto de Balearoj. Li ĉesigis sian aktivadon meze de la 1920-aj jaroj, pro politikaj kialoj, sed ankoraŭ partoprenis la katalunan kongreson en 1935.

Li posedis unu el la plej gravaj filatelaj kolektoj de la Balearoj.

Fonto redakti