Gajĥato, literumita ankaŭ Gaykhatu (en mongola skribmaniero: ᠭᠠᠶᠺᠠᠲᠦ; mongole Гайхат) estis la kvina ilĥanlanda reganto en Irano. Li regis el 1291 ĝis 1295. Lia budhisma bagŝi nomis lin per la tibetlingva nomo Rinĉindorj (tibete རིན་ཆེན་རྡོ་རྗེ) kio aperas en lia papermono.

Gajĥato
Persona informo
ᠭᠠᠶᠢᠬᠠᠯᠳᠤ
Naskiĝo 30-an de novembro 1258 (1258-11-30)
Morto 24-an de marto 1295 (1295-03-24) (36-jaraĝa)
Mortis pro hommortigo vd
Mortis per strangolado vd
Religio budhismo vd
Etno Mongoloj vd
Lingvoj mongola vd
Ŝtataneco Yuan vd
Familio
Dinastio Ĝingisidoj • Q12839171 vd
Patro Abaqa Khan vd
Patrino Nokdan Khatun vd
Gefratoj El Qutlugh Khatun vd
Edz(in)o Padishah Khatun vd
Profesio
Okupo suvereno vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Li devis superi siajn rivalojn Ghazan kaj Bajdu. Sekve, Gajĥato estis elektita il-ĥan la 23an de Julio 1291, en Ahlat. La ĉefa apoganto de Gajĥato estis lia nova edzino Uruk Ĥatun - vidvino de Arghun kaj patrino de Öljaitü.[1] Li punis kelkajn emirojn, sed ribelo de Turkomanaj emiroj startis en Anatolio, kaj Gajĥato devis translokiĝi al siaj iamaj teritorioj. Poste li estris kampanjon en Anatolio ekde fino de Aŭgusto 1291 kaj konkeris Konya.[2]

En 1292 li revenis en Iranon. La 29an de Junio 1292 li denove estis surtronigita, eble ricevinte konfirmon el Kublaj-Ĥano.[3] Poste li rivalis kun la egipta Ĥalil pro Alepo kaj Levantenio, sed ne okazis rekta milito. Li disvolvis uzadon de papermono.

Notoj redakti

  1. Broadbridge, Anne F. (2018-07-18). Women and the Making of the Mongol Empire (1a eld.). Cambridge University Press. p. 282. doi:10.1017/9781108347990.010. ISBN 978-1-108-34799-0.
  2. Kofoğlu, Sait (2009-04-01). "A Principality In Southwest Anatolia In The Post-Selçuk Era: Esrefogullari". Süleyman Demirel Üniversitesi Fen-Edebiyat Fakültesi Sosyal Bilimler Dergisi. 2009 (19): 49–59. ISSN 1300-9435.
  3. "GAYḴĀTŪ KHAN – Encyclopaedia Iranica". www.iranicaonline.org. Alirita en 2020-03-29.