La Triumfo de Galatea estas fresko kompletita ĉirkaŭ 1514 fare de itala pentristo Rafaelo por la Villa Farnesina en Romo[1] de la siena bankisto Agostino Chigi. La fresko estas mitologia sceno de serio por la malferma koridoro de la konstruaĵo, nome serio neniam kompletita kiu estis inspirita por la "Stanze per la giostra" de la poeto Anĝelo Poliziano. En Greka mitologio, la bela nereidino Galatea enamiĝis el la kamparana paŝtisto Aciso. La ĵaluza unuokula ciklopo Polifemo, post surprizi la kunajn geamantojn, ĵetis enorman rokon kaj kraŝis Acis.

Rafaelo ne pentris la ĉefajn eventojn de la historio. Li elektis la scenon de la nimfa apoteozo (Stanze, I, 118-119). Galatea aperas ĉirkaŭata de aliaj mar-entoj kies formoj estas iome inspiritaj de la stilo de Mikelanĝelo, dum la brilaj koloroj kaj dekorado estas supozeble inspiritaj de antikv-roma pentrarto. Maldekstre, tritono (parte viro, parte fiŝo) rabas mar-nimfon; malantaŭ ili, alia tritono uzas konkon kiel trumpeton. Galatea rajdas konko-ĉaron tiratan de du delfenoj.

Referencoj redakti

  1. Gombrich, E .H. (1989) The Story of Art. 15th edn. London: Phaidon Press, pp. 240-245. ISBN 0714825840