Galericenoj, nomitaj ankaŭ hararerinacoj, estas tipo de mamuloj apartenanta al la subfamilio Galericinae, en la familio Erinaceidae (Erinacedoj) kaj la ordo Eulipotyphla. Galericenoj similas al ratoj, sed ne estas tiom rilataj, ĉar ili ne estas roduloj; anstataŭe ili estas rilataj al erinacoj, kiuj same apartenas al la Erinacedoj. Oni supozas, ke ili aperis en Orienta Azio antaŭ iliaj plej proksimaj parencoj, kaj ŝanĝis malmulte el la origina praulo, kiu estas konsiderata ankaŭ la praulo de la sorikoj.

Galericenoj vivas en humidaj areoj de ĝangalo en variaj arealoj de Sudorienta Azio, kiel en Vjetnamo, Sumatro, Ĉinio kaj la Malaja Duoninsulo.

Klasigo de vivantaj taksonoj redakti

 
Hylomys suillus

Tiu subfamilio estis alternative nomata Echinosoricinae, Galericinae, kaj Hylomyinae. Kelkaj esploristoj preferas Hylomyinae ĉar la specifaj rilatoj de la formortinta genro Galerix al vivantaj erinacedoj estas necertaj.[1] Estas ok nuntempaj specioj en kvin genroj:[2]

Notoj redakti

  1. Gould, G.C. (1995). “Hedgehog phylogeny (Mammalia, Erinaceidae) – the reciprocal illumination of the quick and the dead”, American Museum Novitates 3131, p. 1–45. 
  2. Hutterer, R. (2005). Wilson, D.E.; Reeder, D.M. (eld.). Mammal Species of the World: A Taxonomic and Geographic Reference (3a eld.). Johns Hopkins University Press. pp. 212–217. ISBN 978-0-8018-8221-0. OCLC 62265494.