Galvanizado estas la procezo apliki protektan tavolon plej ofte el zinko (tegado per zinko) aŭ alia materialo al ŝtalofero, por eviti ruston. La plej ofta metodo estas varmega galvanizado, en kiu partoj de metalo estas merĝita en banujo de fandita zinko. Galvanizado protektas laŭ du vojoj, kiuj estas la jenaj:

  • Ĝi formas kovrotavolon de korod-rezista zinko kiu evitas ke korodaj substancoj atingu la plej delikatan parton de metalo.
  • La zinko utilas kiel galvaniza anodo tiele ke eĉ se la kovrotavolo estas skrapita, la eksponita ŝtalo estos ankoraŭ protektita fare de la restanta zinko.
Stratlampo en Singapuro montranta la karakteran brilbildon.

Laŭ Francisko Azorín galvanizi estas Surkovri objekton per maldika tavolo de metalo helpe de elektroliza kontinua kurento.[1] Li indikas etimologion el Galvano, propra nomo de itala fizikisto (1786 j.)[2] kaj li aldonas teknikajn terminojn galvanoplastiko, por galvanizado, arto k. procedo apliki galvanan kurenton por kovri ion per maldika tavolo de metalo; kaj galvanografio, por arto reprodukti tuĉodesegnojn per galvana kurento; elpenso de Kobello, galvanokromio, galvanotekniko.[3]

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti

  1. Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 80.
  2. Azorín, samloke.
  3. Azorín, samloke.

Eksteraj ligiloj redakti