Ganashakti Patrika [ganaŝakti patrika] (1967-nuntempe) estas barata bengallingva taggazeto eldonata de Kolkato, en ŝtato Okcidenta Bengalio de Barato. La papero naskiĝis kiel organo de la komitato de la Komunisma Partio de Barato (Marksisma) en Okcidenta Bengalio.[1]

Ganashakti
gazeto
Speco Taggazeto
Formato Grandgazeto

Lando  Barato
Urbo Kolkato, Okcidenta Bengalio, Barato
Posedanto Ganashakti Trust
Publikigisto Debaŝis Ĉakraborti
Redaktisto Debaŝis Ĉakraborti
Kunredaktisto Atanu Saha
Politiko/
Ideologio

Maldekstra

Posedata de Komunista Partio de Barato (Marksista) vd

Retejo ganashakti.com
vdr

Historio redakti

Ĝi ekaperis kiel duonmonata periodaĵo en 1967 kaj tiam ĝi komencis kiel vespera taggazeto dum iom da tempo, kaj fine transformiĝis en plena ĉiutaga ĵurnalo. Aktuale, Ganashakti havas 3 eldonojn (en Kolkato, Durgapur kaj Siliguri), havantaj ĉiutagan cirkuladon de malpli ol 200 000 kopioj. Unu el ĝiaj la fondintoj estis Aŝok Gupta aŭ Ramendranat Bataĉarja, kiu batalis en la Goaa Liberiga Movado kaj estis eminenta marksisma gvidanto de Okcidenta Bengalio.

La ĉefa proponanto de la transformo de Ganashakti estis Saroĝ Mukerĝi, batalanto por libereco kaj ŝtata sekretario de la partio dum la 1980-aj jaroj. Post la morto de Mukerĝi, Anil Bisvas transprenis lian poston. Ganashakti atingis ties plej altan eldonkvanton ĉe la tempo de la redaktoro Bisvas. Ganashakti Trust estas la posedanto de la ĵurnalo. La nuna redaktoro estas Debaŝis Ĉakraborti.

Referencoj redakti

Eksteraj ligoj redakti

  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Ganashakti en la angla Vikipedio.