Gargallo (Teruelo)

municipo en Teruel

Gargallo [garGAljo] estas vilaĝo kaj municipo de la provinco Teruelo (nordorienta Hispanio), nome en la sudo de la nordorienta komarko Andorra-Sierra de Arcos, kies komarka ĉefurbo estas Andorra mem. La loknomo Gargallo eble estas komprenebla kiel aludo al la kanto de la virkoko (gallo) kaj tiukadre aperas virkoko en la municipa blazono.

Gargallo
municipality of Aragon

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 44558
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 91  (2023) [+]
Loĝdenso 3 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 40° 50′ N, 0° 35′ U (mapo)40.8359608-0.58382359999999Koordinatoj: 40° 50′ N, 0° 35′ U (mapo) [+]
Alto 941 m [+]
Areo 30,079797 km² ( 300 7.9 797 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Gargallo (Provinco Teruelo)
Gargallo (Provinco Teruelo)
DEC
Gargallo
Gargallo
Situo de Gargallo
Gargallo (Hispanio)
Gargallo (Hispanio)
DEC
Gargallo
Gargallo
Situo de Gargallo

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Gargallo (Andorra) [+]
vdr

Geografio redakti

Ĝi estas je 91 km de Teruelo, provinca ĉefurbo. La municipa teritorio estas trapasata per la nacia ŝoseo N-211 inter 186 kaj 193 km, koincide kun la ŝoseo N-420. Krome, la regiona ŝoseo A-1702 ebligas komunikadon kun Ejulve, kaj la loka ŝoseo E-1332 konektas kun Estercuel.

La altitudo de la loĝloko ĉe monteto estas de 941 msm, pro kio estas malvarma vetero.​ Ĝi estas ĉe la Iberia Sistemo, mildigita per la valo de la rivero Escuriza, alfluanto de la rivero Martín. Nordoriente estas monto Muela Alta (1092 m), kaj sude monteto Campillo (1127 m). La teritoria altitudo gamas inter 1140 m sudokcidente kaj 800 m borde de la rivero Escuriza.

Nordokcidente: Estercuel Norde: Crivillén Nordoriente: La Mata de los Olmos
Okcidente: Cañizar del Olivar kaj Estercuel   Oriente: Molinos
Sudokcidente: Cañizar del Olivar Sude: Ejulve kaj La Zoma Sudoriente: Ejulve

Historio redakti

La zono venis al posedo de kristanoj post la venko de Alfonso la 1-a la Batalema.

Preskaŭ ĉiuj loĝlokoj de la areo perdis loĝantaron laŭlonge de la 20-a jarcento kaj same en Gargallo oni malaltiĝis el pli ol 600 loĝantoj en 1900 ĝis nunaj 98 loĝantoj.

Aktualo redakti

Bazo de ekonomio nun estas malmulta agrikulturo (ĉefe cerealoj, sed ankaŭ iom da vitejoj, legomoj), forstado, ĉasado kaj brutobredado (ŝafoj, porkoj kaj kaproj). Nune gravas rura turismo.

Estas altiraĵoj en la urbo, nome la domego Telefónica, la preĝejo, la ermitejo, la turo kaj piedirado tra proksimaj naturaj lokoj ktp.

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti