Garrucha
Garrucha [gaRUĉa] (signife pulio) estas urbeto kaj municipo de la Aŭtonoma Komunumo Andaluzio, en la provinco Almería, sude de Hispanio. La areo de la municipo estas 7 km2 kie loĝas 7920 geloĝantoj, do loĝdenso estas 1131.4 loĝ./km2. Garrucha situas je 83 km de la provinca ĉefurbo Almería en la komarko Levante Almeriense je altitudo de 24 msm. Garrucha limas kun la municipoj Vera kaj Mojácar.
Garrucha | |||
---|---|---|---|
Garrucha (Almería, Andaluzio)
| |||
municipo en Hispanio vd | |||
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Statuso | Municipo | ||
Ŝtato | Hispanio | ||
Aŭtonoma Komunumo | Andaluzio | ||
Provinco | Almería | ||
Municipo | Garrucha | ||
Poŝtkodo | 04630 | ||
Retpaĝaro | Garrucha.es | ||
Politiko | |||
Loka registaro | Ayuntamiento de Garrucha | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 7 920 [1] | ||
Loĝdenso | 1 131,4 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Koordinatoj | 37°11′N 1°49′U / 37.183°N, 1.817°U (mapo) Koordinatoj: 37°11′N 1°49′U / 37.183°N, 1.817°U (mapo) | ||
Alto | 24 m | ||
Areo | 7 km2 | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Garrucha [+] | |||
Demografio
redaktiLaŭ statistikoj de la andaluza registaro (SIMA Arkivigite je 2006-08-03 per la retarkivo Wayback Machine, 2007) la 7920 geloĝantoj de la municipo Garrucha estas 3797 inoj kaj 4123 viroj. En la 7-kvadratkilometra teritorio estas la urbeto, kie loĝas 7898 geloĝantoj, kaj aliaj 22 geloĝantoj loĝas dise en kamparo. Lasta konata nombro de naskiĝoj po jaro estis 112, 61 inoj kaj 51 viroj, kaj mortis 34, 13 inoj kaj 21 viroj. Tiel la natura kresko estis 78 (1.0%). La laborkapabla loĝantaro estis 2468 homoj (31.2%).
Kvankam en la 1960-aj jaroj estis nur iom pli ol 3000 loĝantoj, poste oni kreskis ĝis la 9000.
Ekonomio kaj historio
redaktiLa gravo de la loko radikas en la haveno kiu estis uzata ekde la ekhistorio ekzemple por fiŝkaptado. Oni eksportis mineralojn (gipso) kaj esparto. Inter la 19a kaj 20a jarcentoj estis aktiva burĝaro kaj turismo. Estas kasteloj, preĝejoj, fiŝaŭkciejo, marpromenejo ktp.
Vidu ankaŭ
redaktiEksteraj ligiloj
redakti- Garrucha Arkivigite je 2006-08-03 per la retarkivo Wayback Machine - Statistikoj en Sistema de Información Multiterritorial de Andalucía.