Gaspard Glanz
Gaspard GLANZ, naskiĝinta la 22an de aprilo 1987 en Strasburgo (Bas-Rhin)[1],[2] estas franca ĵurnalisto. Li estas la manaĝero de Taranis News, kiun li fondis en 2011.
Gaspard Glanz | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 22-an de aprilo 1987 (37-jaraĝa) en Strasburgo |
Lingvoj | franca |
Ŝtataneco | Francio |
Alma mater | University of Rennes 2 – Upper Brittany • Lycée Kléber |
Parencoj | Maurice Kriegel-Valrimont |
Okupo | |
Okupo | ĵurnalisto • video journalist |
TTT | |
Retejo | https://taranis.news/ |
Biografio redakti
Studadoj redakti
Studento en mezlernejo Kléber[3], li estas, en 2006, unu el la gvidantoj de la UNL-mezlernejo-sindikato en Strasburgo. Dum la manifestacioj kontraŭ la Unua laborkontrakto, li estas kondamnita pro koleregoj al membroj de la direkto kaj al la personaro de mezlernejo Strasburgo[4],[5]. Li akiris gradon en Kriminala Sociologio en la Universitato Rennes-II[6].
Li estas memlernanto pri ĵurnalismo[6], ekfunkciigante ĉi tiun aktiveco en 2009 ĉe la NATO-pintkunveno Strasburgo-Kehl[4].
Ĵurnalista kariero redakti
Gaspard Glanz estas la fondinto en 2011 de la novaĵejo Taranis News, en kiu li kovras precipe la novaĵojn de sociaj movadoj, kion li nomas "street journalism"[6].
Liaj kritikistoj pridubas lian statuson kiel ĵurnalisto precipe ĉar li ne havas gazetaran karton, kvankam ĝi ne estas kondiĉo esti nepre konsiderata tia[7].
Notoj kaj referencoj redakti
- ↑ Le journaliste strasbourgeois Gaspard Glanz arrêté à Paris, en marge de la manifestation des Gilets jaunes, Rue89, 22a de aprilo 2019
- ↑ Gaspard Glanz : carte de presse, dérapages... 10 choses à savoir sur « le street journalist », TéléObs, 23a de aprilo 2019
- ↑ Gilets jaunes : le journaliste Gaspard Glanz sera jugé le 18 octobre, Dernières Nouvelles d'Alsace, 22a de aprilo 2019
- ↑ 4,0 4,1 "Gilets jaunes" : le journaliste indépendant Gaspard Glanz, arrêté samedi à Paris, est-il fiché S ?, France Info, 22a de aprilo 2019
- ↑ Prison avec sursis et amende requises contre Gaspard Glanz, 20 Minutes, 9 februaro 2007
- ↑ 6,0 6,1 6,2 Ces têtes brûlées qui secouent le journalisme, TéléObs, 28 majo 2016
- ↑ Gaspard Glanz est-il vraiment journaliste, même sans carte de presse ?, Libération, 23a de aprilo 2019
Fonto redakti
En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Gaspard Glanz en la franca Vikipedio.