Gatuna Akvobaraĵo

Akvobaraĵo en Panamo

La Gatuna Akvobaraĵo estas granda akvobaraĵo sur la rivero Chagres en Panamo, ĉe la urbo Gatun. La akvobaraĵo, konstruita inter 1907 kaj 1913, estis ŝlosila elemento de la Panama Kanalo; ĝi eltenas la artefaritan Gatunan Lagon, kiu siavice portas ŝipojn dum 33 km el ties trafiko tra la Istmo de Panamo. Aldone, hidroelektra centralo ĉe la akvobaraĵa stacio generas elektron kiu estas uzata por funkciigi la kanalajn kluzojn kaj alian ekipaĵon de la kanalo.

La konstruado de tiu akvobaraĵo estis granda inĝenierada atingo, duaranga nur post la paralela elfosado de la Kulebra Tranĉo; je la epoko de la konstruado, tiu akvobaraĵo estis la plej granda akvobaraĵo en la mondo, kaj la Lago Gatuno estis la plej granda baraĵlago en la mondo.

Panoramo de la Gatuna Akvobaraĵo

Referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Koordinatoj: 9° 16′ N 79° 56′ U / 9.267 °N, 79.933 °U / 9.267; -79.933 (mapo)