Gazi Baba (jen makedone, per cirila alfabeto Гази Баба) estas loĝloko de Nord-Makedonio kaj kvartalo de la urbo Skopjo, la ĉefurbo de Nord-Makedonio. La loko estas la administra centro de samnoma komunumo opština Gazi Baba, unu el la dek komunumoj kiuj kune konsistigas la urbon Skopjo, kaj apartenas al la statistika regiono Skopjo. En 2002 en la loĝloko kaj urbokvartalo vivis 15 182 loĝantoj, kaj laŭ la censo de septembro 2021 estis 38 426.[1]

Gazi Baba
Гази Баба
kvartalo

flago de la koncerna komunumo

blazono ankaŭ de la komunumo

flago de la koncerna komunumo blazono ankaŭ de la komunumo
Administrado
Lando  Nord-Makedonio
Regiono Pelagona regiono
Komunumo opština Gazi Baba
Demografio
Geografio
Geografia situo 42° 0′ N, 21° 30′ O (mapo)41.99919444444421.495Koordinatoj: 42° 0′ N, 21° 30′ O (mapo) [+]
Gazi Baba Гази Баба (Nord-Makedonio)
Gazi Baba
Гази Баба (Nord-Makedonio)
DEC
Gazi Baba Гази Баба
Gazi Baba
Гази Баба
Situo de Gazi Baba
Гази Баба

Map

vdr

La nomo de la loĝloko Gazi Baba devenas de la tiam fama otomana poeto Aŝik Celebi, nomata "Gazi Baba", kiu vivis en la 14-a jarcento. Poste tra la jarcentoj, la teritorio sur kiu etendiĝas la nuna komunumo estis rekonebla kiel loko, kiu abundas en religiaj konstruaĵoj kaj riĉaj akvofontoj.

Nun, la komunumo Gazi Baba estas la plej granda industria zono de la urbo Skopjo kaj la Respubliko Makedonio, kaj sur ĝia teritorio estas kreita triono de la socia produkto de la Respubliko Makedonio. La malneta enlanda produkto pokape estas 11 964 USD (laŭ la censo de 2002).

Referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti

 
areo de la naturscienca fakultato en la loĝloko Gazi Baba
 
la ortodoksa kirko konsekrita je la Ĉefanĝelo Miĥaelo